El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fung-caro premieris en Ĉinio

| 2014-05-05
Bookmark and Share


Sceno de la teatraĵo Fung-caro  

 

    Vespere de la 3a de majo en la Unua Internacia Teatra Festivalo de Cao Yu, Tianjin de Ĉinio, la Moskva Arta Teatro el Rusio prezentis sian modernan teatraĵon Fung-caro.

 

    Fung-caro estis adaptita el la samtitola romano de Yury Polyakov, unu el la plej konataj modernaj verkistoj en Rusio. La teatraĵo, kiu premieris en Rusio en la jaro 2011, rakontas pri sensencaj 36 horoj de unu rusa riĉulo. La nova aristokrato post la disfalo de Sovetio figuras tragediojn de detruiĝoj de animo, moralo kaj spirito pro rapida evoluigo de la materiala civilizacio en Rusio.

 

    Yury Polyakov lertas en humura kaj ironia rakonto pri la nuntempa vivo. Li diris: "En verkado de romano mi klopodas por komprenigi la legantojn kio okazis en la lando nomata Sovetio en la pasinta kvaronjarcento. Nur el homa sorto, seksa pasio, perdiĝo kaj rekonsciiĝo oni povas bone koni tion, kaj familio povas helpi homojn venki geopolitikan ŝtormon kaj katastrofon."

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments