El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multaj landoj forte kondamnis la teroristan atakon en la suda fervojo-stacio de Urumĉio, Xinjiang de Ĉinio

| 2014-05-05
Bookmark and Share


La suda fervojo-stacio de Urumĉio post la eksploda evento 

 


Marie Harf, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, kondamnas la teroristan agadon en la suda fervojo-stacio de Urumĉio.  

 

    Laŭ raportoj de raportistoj de la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua en aliaj landoj en la 3-a de majo, post okazo de la terorista atako okazinta en la suda fervojo-stacio de Urumĉio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta parto de Ĉinio la 30-an de aprilo, Usono kaj aliaj landoj esprimis sian kondamnon al la atako.

 

    En la regula gazetara konferenco okazinta en la 1-a de majo Marie Harf, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris, ke Usono kondamnis la teruran kaj abomenindan perfortan agon al senkulpaj civitanoj okazintan en la suda fervojo-stacio de Urumĉio. Ŝi esprimis funebron al la viktimoj de la atako kaj kompation al iliaj familianoj kaj al la homoj afekciitaj de la tragedio.

 

    La registaro de la Sud-Afriko publikigis deklaracion por esprimi sian "plej fortan kondamnon" al la terorista atako. La deklaracio diras, ke "estas netolerebla la terorismo en ĉiu ajn formo kaj en ĉiu ajn loko", kaj la sud-afrika registaro esprimas sian kompation al la ĉina registaro kaj ĝia popolo, speciale al la familianoj de la viktimoj de la terorista atako, kaj esperas, ke la vunditoj kiel eble plej frue resaniĝos.

 

    Akceptante intervjuon de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, Dmitry Mironchik, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Belorusio, diris, ke Belorusio kondamnis la teroristan agon en ĉiu ajn formo. Li diris, ke Belorusio opinias, ke la terorismo estas la komuna malamiko de la homara disvolviĝo kaj unu el la malignaj tumoroj de la homa socio kaj pro tio oni devas firme bati kaj forigi ĝin.

 

    Ankaŭ la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Singapuro, tiu de Katario, la kamboĝa registaro kaj la registaroj aŭ proparolantoj de aliaj landoj publikigis deklaracion por kondamni la eksplodan eventon okazintan en la suda fervojo-stacio de Urumĉio. Ili opinias, ke ĝi estas krima agado kontraŭ nocio pri la valoro de la homa moralo. En siaj deklaracioj ili esprimis sian kompation al la ĉina registaro, ĝia popolo kaj familianoj de viktimoj de la atako kaj esperas, ke la vunditoj kiel eble plej rapide resaniĝos. Ili esprimis ankaŭ, ke ili subtenos la ĉinan registaron preni rimedojn por bati teroristajn agadojn en diversaj formoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments