La vojaĝo al amanto en Kroatio
de Blanka Hužerová
La jaro 2013 estas internacia jaro de amo. Amo povas havi pli da specoj kaj tipoj. Mian amon mi trafis iam sur kroata marbordo.
Kroatio estas ŝatata punkto de ĉeĥaj turistoj, sed ĉiu el ili havas alian kaǔzon tien reveni. La plej komuna kialo estas la varma maro kaj ankaǔ la arto de lokaj oraĵistoj. Iuj turistoj jam ĉe foriro el Kroatio mendas orajn produktojn por la venonta jaro kaj kreas al si orajn garniturojn, por ke aliaj hejme poste avidu ilin. Kiam mi venas al rondo de tiuj amantoj de kroata marbordo, mi ne volas rakonti pri miaj amataj valoroj de Kroatio – aero, mara venteto kaj ondoj, kiuj silente ripozigas min kaj sanigas mian ne tro bonan spiron. En la lasta tempo allogas min ankoraŭ homoj, ŝatantoj de jogo.
Ne estas hazardo, ke en tiu vilaĝo, kien mi ĉiujare revenas, estas nenia orvendejo, sed multe kaj multe da pinoj kaj belegaj ŝtonetoj.
Kiam mi preparis min por libertempo, iu el kunlaborantoj en oficejo demandis min: "Kial vi ĉiun jaron revenas al la sama vilaĝo?"
Mi senpense respondis al tiu demando: "Sciu, mi vojaĝas al Kroatio pro amanto."
Mi pensis tion ŝerce, sed aliaj tio akceptis serioze. Ili konsilis al mi diversmaniere, ekzemple: "Blaža, ne forgesu informi lin, ke liaj donacoj al vi estu laŭ via elekto, ni faras same."
En la tuta oficejo disvastiĝis raporto pri mia feliĉo.
La frazo estis elparolinta, universo aŭdis ĝin kaj ĝi ekkomencis plenumi mian deziron: Konduktoro diris al mi en trajno ke mi plaĉas al li. Nekonata viro fabelis al mi pri mia bela rideto. Masaĝisto rakontis al mi pri viola nubeto sur mia korpo. En tiu tempo mi sentis min feliĉa kaj kvieta.
Mi forvojaĝis libertempi al la bordoj de kroata Rab, kiujn mi tre ŝatas.
Mi promenis apud la bordo kaj poste sidiĝis kaj komencis legi libron sur agrabla loko kun belvido al la maro. Subite mi aŭdis kraki branĉetojn malantaŭ mi kaj junulo preskaŭ nuda venis kaj alparolis min. Nia parolo okazis helpe de manoj kaj uzo de la ĉeĥa, kroata lingvo kaj iomete de la angla kaj germana lingvoj. Tamen li ne sukcesis interrompi mian legon por promeni sur la insulo. Post ioma tempo li foriris por naĝi en la iomete malvarman maron post la hieraǔa pluvo. Reveninte li estis nuda. Mi mem ne kutimiĝas nude sunumi, sed mi respektas la ĉeestadon sur kroataj naturistaj plaĝoj, eĉ tiuj sovaĝaj.
Li ekkomencis montri al mi intimajn partojn de sia korpo kaj petis helpon. Mi ektimis de sekvaj momentoj, mi fermis mian libron kaj kuris al rondo de jogistoj apud la bordo de la maro. Mi ne povis koncentri miajn pensojn, kiuj flugis ĥaose.
Kial mi ekkomencis tian belegan libertempon per tia travivaĵo? Ĉie eble povas esti danĝero.Homoj estas diversaj kaj la sekurecon nenia vojaĝagentejo povas garantii…
Dum vespermanĝo mi rakontis al mia amikino mian travivaĵon de la hodiaŭa posttagmezo. Ŝia respondo klarigis al mi mian okazaĵon:
"Blážo, la universo sendas al vi amantojn en diversaj specoj. Vi ekzakte ne esprimis vian deziron; nuntempe vi devas haltigila universon, ĉar similaj okazaĵoj povas ripetiĝi diverse."
Ni kune ekridis laǔte. Mi sentis minnun pli bone. Mi klare ekvidis kontekston.
Mi komencis kompreni forton de la universo: nenia penso perdiĝas; mi de tiu tempo pli bone elektas miajn dezirojn.
Mi rememoras vortojn de indiana proverbo "Ekpafita sago kaj elparolita vorto ne revenas."
Plu mi ŝatas momentojn de mia soleco kun mia vera kroata amanto.
Matene antaŭ joga ekzercado mi sidiĝas inter bordaj ŝtonegoj kaj mi akceptas premion – belegan, facilan spiron. Sonoj de la maro ludas al mi en orelojn kanton de amo.Vento ŝtele flustras al mi – revenu la venontan jaron, mi karesos vin per mia amo.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji