El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokas, ke rilataj flankoj solvu la krizon en Ukrajno per dialogoj kaj ne per kontraŭstaro

| 2014-05-04
Bookmark and Share


Liu Jieyi parolas en la urĝa kunveno pri la ukrajna situacio.  

 

    La 2-an de majo Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko de Usono, ke Ĉinio alvokas, ke en la afero de Ukrajno rilataj flankoj devu trankviliĝi, reteni kaj antaŭenpuŝi solvon de la krizo per politikaj rimedoj kaj dialogoj, sed ne per kontraŭstaro.

 

    En la sama tago la Konsilio de Sekureco de UN okazigis urĝan kunvenon. En la kunveno Liu Jieyi diris, ke lastatempe la situacio de partaj regionoj en sudorienta Ukrajno plistreĉiĝis kaj kaŭzis vundiĝon kaj morton de homoj. Ĉinio esprimas sian profundan zorgon pri tio. Ĉinio multfoje eksplikis siajn principon kaj starpunkton pri la afero de Ukrajno. Ĉinio esperas, ke konsiderante la bazajn interesojn de divers-naciaj popolanoj de Ukrajno kaj konservon de la regionaj paco kaj stabileco, rilataj flankoj prenos trankvilan kaj retenan sintenon por eviti pluan malboniĝon de la situacio.

 

    Liu Jieyi diris, ke la politika solvo estas unu sola vojo por forigi la krizon. Por radikale solvi la krizon en Ukrajno oni devas preni en konsideron samtempe la historion kaj la realon, justajn rajtojn kaj interesojn kaj volojn de ukrajnaj popolanoj en diversaj regionoj kaj el malsamaj nacioj, kaj zorgojn de diversaj flankoj por realigi la ekvilibron de divers-flankaj interesoj.

 

    Liu Jieyi diris, ke Ĉinio daŭre subtenos la internacian intervenon kiel paciganto al malakrigo de la situacio kaj al antaŭenpuŝo de la politika solvo de la ukrajna krizo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments