El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

La muzo

| 2014-05-04
Bookmark and Share

de HEL Catherine

 

Vestata per figfolio

 

mi estas la muzo

 

de ĉiuj artistoj.

 

 

Estas agrable

 

senti sin admirata

 

de pentristoj kaj skulptistoj.

 

 

Ili scias aprezi kaj

 

arte laŭdi inan korpon

 

plibeligante ĝin.

 

 

Estas agrable

 

senti sin dezirata

 

de fervoraj desegnistoj.

 

 

Iliaj pasiaj okuloj

 

karese rigardas min,

 

sekve formojn ili arte donas.

 

 

Estas agrable

 

senti sin arto-diino,

 

kaj fariĝi belartaĵo.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments