El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Aperis nova Esperanto-dana vortaro

| 2014-04-29
Bookmark and Share

    Mi kun granda ĝojo povas anonci, ke ĵus aperis nova Esperanto-dana vortaro de Preben Valdemar Bagger.

 

    En la jaro 2009 Jacob Nordfalk vizitis Preben Bagger kaj skanis la de Preben Bagger ellaboritan krudmaterialon por la vortaro.

 

    Alina Pokhrel en Nepalo transprenis la taskon entajpi la 800 paĝojn en tekstdosierojn.

 

    Ekde la jaro 2010 Jacob Nordfalk, Jytte Sunekær kaj Peter Weide kontrolis, korektis kaj ampleksigis la materialon.

 

    La rezulton de tiu laboro en pdf-formato vi povas libere kaj senpage elŝuti ĉe http://javabog.dk/esperanto/dana_vortaro_bagger/ (elektu vortaro.pdf). Pri la ekesto de la vortaro vi povos legi iomete fine de la dosiero.

 

    Presita, libroforma eldono estas en preparo. Pro tio la laborgrupo petas, ke oni ne mem printu la dosieron, sed subtenu tiun eldonon per mendo, kiam eblos. Dankon!

 

Peter Weide

por la laborgrupo

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments