El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Liulichang-Xi-Jie - kaŝita mirindaĵo

| 2014-04-29
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Estus vera peko forlasi Pekinon sen iomete promeni en Liulichang-Xie-Jie. Tiu strateto estas facile alirebla de la metroa stacio Hepingmen de la 2-a linio, kiu ĉirkaŭas la Malpermesitan Urbon kaj laŭ kiu oni devus en ĉiu stacio eliri surstraten por admireti la tieajn ejojn.

 

    La okcidenta parto de la strato Liulichang, estas juvelo. Mi surpriziĝas, ke mi neniam aŭdis pri ĝi de pekinaj geamikoj, bonŝance, ke mi senlace kaj scivoleme promenadas por ekvidi ĉion, kio videblas, notas pri memorindaĵoj, fotas.

 


Strata kaligrafisto en Liulichang-Xie-Jie  

 

    Ĉie en tiu strateto, verdigita kun arboj, estas butikoj por pentrarto, same kiel en la orienta parto de Liulichang, tamen tie la etoso estas iom pli fascina. Se mi bone komprenis, Rong Bao Zhai (tuj rekonebla pro la grandaj ruĝaj literoj kiel ŝildoj) estas la plej historie fama kaj vizitita el la tieaj atelieroj. Fakte en ĝi mi povas kontempli mirindajn tradiciajn artaĵojn.

 

    Mi rimarkis, ke ofte oni reproduktas la simplajn imagojn de ĉevaloj, bambuoj, de la bovo, tamen ili estas tiom riĉaj je simbola signifo kaj pentritaj kun aparte rafinitaj nuancoj per la karakteriza nigra inko, ke ili iĝas mirindaĵoj. Antaŭ ili mi povus longe mediti. Mi sentas, ke ilin foti estus kvazaŭ sakrilegio, do, ke la scivolemuloj venu rekte al Pekino por ĝui tiujn belaĵojn.

 


Mi kaj la pentristo Mo Yan en lia butiko 

 

    Promenante mi haltis antaŭ iu laborejeto, iomete for de la ĉefa vojo. "Halo", salutis min elirante de sia ejo Mo Yan. La pentristo invitis min eniri la butikon kaj lia edzino ĝentile sidigis min en la sofon. Mi tuj klarigis, ke mia intenco ne estis aĉeti, sed nur ŝovi tie mian nazon, eble skribi ion en mia blogo. "Bonege! Ĉu vi skribos angle, france...?" Ŝajne li restis iomete elreviĝinta kiam mi diris, ke nuntempe mi skribas nur Esperante. Mi devis klarigi iom en la ĉina iom en la angla helpe de lia edzino, ke tiu ĉi Shijieyu, aŭ la monda lingvo (tiel nomas la ĉinoj Esperanton), ne estas la angla, tamen ĝi estas kaj internacia kaj vere parolata lingvo.

 


La artisto kaj liaj pentraĵoj 

 

    Ĉu li kredis al mi aŭ dubis mi ne scias, tamen li petis al mi kopion de la skribota artikoleto por aldoni ĝin al la kolekto de tiuj jam aperigitaj en alilandaj gazetoj en diversaj lingvoj.

 


 La labortablo de Mo Yan 

 

    Sidante komforte en tiu butiko, la pentristo rakontis al mi iom pri si mem kaj sia arto. Mo Yan komencis lerni la pentrarton kiam li aĝis kvin jarojn, ekde tiam li ĉiutage ĉe la labortablo konkretigas sian tutvivan pasion.

 


Mo Yan gvidas min en Liulichang-Xie-Jie. 

 

    Li emas, tiele al mi li klarigis, priskribi la povon kaj la belecon de la naturo. La pentrarto, li opinias, konektas senbare la homojn, donante al ili mesaĝojn, kiuj trafas sentojn kaj emociojn de la koro, korpo kaj menso.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments