El Popola Ĉinio>头条新闻>

Korea ĉefministro Chung Hong-won eksiĝis

| 2014-04-29
Bookmark and Share


Chung Hong-won en la gazetara konferenco

 

    La 27-an de aprilo, preskaŭ 2 semajnojn post sinko de la korea pramo Sewol, korea ĉefministro Chung Hong-won okazigis urĝan gazetaran konferencon. Li diris, ke li devas preni sur sin la respondecon pri la evento de pramo-sinko kaj anoncis, ke li akceptis la riproĉojn kaj eksiĝos. Nuntempe la serĉa laboro daŭre iras kaj ĝis nun pli ol cent pasaĝeroj ankoraŭ ne estas trovitaj pro la kaŭzo de vetero kaj tiu de tekniko.

 

    Chung Hong-won diris, ke la ĉi-foja evento estas "malfacile imagebla tragedio". Jam pasis pli ol 10 tagoj post okazo de la katrastrofo, tamen ankoraŭ ne estas trovitaj postvivantoj. Chung Hong-won konfesis, ke ja estis multaj eraroj en traktado de la evento kaj pro tio li petas pardonon de popolamasoj. Li diris, ke kiel ĉefministro li devas preni sur sin la respondecon kaj pro tio li devas forlasi sian oficon.

 

    La 28-a de aprilo estas la 13-a tago de la serĉado de pasaĝeroj en la pramo Sewol. Pro malbonaj veteroj la serĉa laboro renkontis multajn malfacilojn. Ĝis la 28-a de aprilo la nombro de mortintoj ankoraŭ estas 188 kaj tiu de malaperintoj -- 144.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments