El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 9-a Ĉina Foiro de Kultura Produktaĵo en Yiwu

| 2014-04-29
Bookmark and Share


En la halo de la 9-a Ĉina Foiro de Kultura Produktaĵo en Yiwu  

 

    La 27-an de aprilo inaŭguriĝis en la urbo Yiwu, la provinco Zhejiang de Ĉinio, la 9-a Ĉina Foiro de Kultura Produktaĵo. Al ĝi ĉeestis Cai Wu, ministro de kulturo de Ĉinio, kaj aliaj estraranoj de la lando.

 

    La foiro antaŭe estis samenhava ekspozicio kunorganizita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la provinca registaro de Zhejiang, ĝi funkciis kiel la sola ŝtatnivela ekspozicio kiu akcelas internacian negocon en la kultura rondo de la tuta lando. Kaj ĝi plej frue finis sian noviĝon inter diversaj kultur-produktaĵaj ekspozicioj de Ĉinio, ĝi oficiale ŝanĝis sian nomon kiel "foiron" ĉi-foje kaj havigas al si la celon "merkat-direktiĝo, specialiĝo kaj internaciiĝo" por pli trafe montri sian negocecon kaj praktikecon.

 

    La foiro kun la ĉeftemo "Krei specialan kaj internacian platformon por la komercado de kulturaj produktaĵoj" sloganas pri "Kunigi koncernajn entreprenantojn, prezenti produktitajn fruktojn, montri entreprenan direkton kaj gvidi industrian tajdon". Sume 888 entreprenoj partoprenis en la foiro per 2 799 budoj. Dume pli ol 90 mil aĉetantoj en- kaj eksterlandaj ĉeestis en la foiro, inter ili pli ol 6 mil venis el aliaj 100 landoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments