El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interŝanĝoj por la 10-a Ĉina Internacia Kartona kaj Animacia Festivalo

| 2014-04-28
Bookmark and Share


Reprezentanto de la komitato pri filmada arto de Rusio (maldekstre) donacas la memoraĵon al la ĉina reprezentanto.  

 

    La 27-an de aprilo okazis kunveneto antaŭ la inaŭguro de la 10-a Ĉina Internacia Kartona kaj Animacia Festivalo, en ĝi la reprezentantoj de la komitato pri filmada arto de Rusio alte taksis la prosperon de la ĉinaj animaciaĵoj kaj interŝanĝis kun la ĉina flanko memoraĵojn de animacio.

 

    En la jaro 2011 la seria kartona filmo titolita Смешарики (amuzaj buloj) estis prezentita sur la ekranoj de ĉinaj televidiloj, ĝis nun la filmo estas ankoraŭ alte taksita de koncerna rondo de Ĉinio, Usono, Germanio, Francio kaj aliaj landoj. La sukceso de la kartona filmo originale farita en Rusio vidigis la ĉinan animacian rondon pri pli vasta perspektivo de kunlaboroj inter la animaciaj kampoj de Ĉinio kaj Rusio en resursa scioliverado, programa enlandigo kaj tiel plu.

 

    Ĝis nun la animaciaj entreprenoj de Ĉinio jam superis 1 000. En la jaro 2013 la totala longeco de kartonaj filmoj prezentitaj de televida stacio superis 200 mil minutojn, sume 25 kartonaj filmoj faritaj en Ĉinio estis publikigitaj en kinejoj kun la bileta enspezo je 660 milionoj da juanoj. La rusa flanko opinias ke la futuro de la ĉina animacio estos mirinda "prezentaĵo".

 

    Tiutage ankaŭ pli ol 30 rusaj reprezentantoj de la kultura kaj entreprena rondoj atingis Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio, por fari pli profundan interŝanĝadon kun la ĉinaj animaciaj entreprenoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments