El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kvar IKU-prelegoj en la reta kinejo

| 2014-04-28
Bookmark and Share

    Kvar filmitaj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en la 97-a UK en Hanojo en 2012 aldoniĝis al la kolekto de la Reta Kinejo de UEA en YouTube. Ĉiuj filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.

 

    Du prelegoj temas pri arto. Sub la titolo Movado aŭ kulturo? (53') prof. Humphrey Tonkin traktas la ideologian bazon de la Esperanto-poezio, dum Jonathan Cooper parolas pri Moderna arto: kio ĝi estas kaj de kie ĝi venas? (2-a parto, ambaŭ kune 51'). D-ro Jukka Pietiläinen havas ĵurnalistikan temon, Novaĵoj translimen (57'), sub kiu li analizas la geografian strukturon de internaciaj novaĵoj. Kiu kontrolas la registarojn de la mondo? demandas d-ro Gábor Márkus, priskribante mekanismojn en diversaj landoj por kontroli la funkciadon de ties registaroj.

 

    En la retejo de IKU troviĝas listo de ĉiuj prelegoj, kies filmregistaĵo estas videbla en la Reta Kinejo. La tekstoj de la prelegoj estas publikigitaj en la t.n. IKU-libro.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments