El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn

| 2014-04-25
Bookmark and Share

    Dum la pasinta jaro Universala Esperanto-Asocio enspezis proksimume 30.000 eŭrojn malpli ol ĝi elspezis. La deficito estis kovrita el la asocia kapitalo, kiu nun estas proksimume 1,8 milionoj da eŭroj. Ankaŭ en 2014 oni atendas, ke la elspezoj klare superos la enspezojn. Tial la asocio nun devas ŝpari monon.

 

 

    Laŭ informoj, publikigitaj lige kun la estrara kunsido de UEA komence de aprilo, la financoj de la asocio por la jaro 2013 pro la malkresko de la membraro kaj pro la negranda kongreso en Rejkaviko montras nekutime grandan deficiton. Tial oni nun ellaboras strategiojn por ekvilibrigi la buĝeton.

 

    Ne temas pri akuta krizo, ĉar se la deficito daŭrus je la nuna nivelo, la kapitalo de la asocio sufiĉus por pluvivo ankoraŭ dum kelkdek jaroj. Sed la perspektivo de daŭra ŝrumpado evidente ne allogas la estraron.

 

    Libera Folio turnis sin al la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, por ricevi pli da informoj. Montriĝis, ke la deficito estus eĉ pli granda, se ne estus enkondukitaj diversaj ŝparoj jam dum la pasinta jaro.

 

    Libera Folio: Kioma estis la deficito de la spezokonto 2013, kiuj estis ĝiaj ĉefaj kaŭzoj, kaj kiel ĝi estos kovrita?

 

 

    Osmo Buller: – La spezokonto ne tute pretas, sed ĝia minuso estos ĉ. 30 000 eŭroj. Krom la malkresko de kotiz-enspezoj kaj la malgrandeco de UK, temis ankaŭ pri malpli da librovendoj kaj rento-enspezoj. Parte tiujn perdojn kovris ŝparoj ĉe preskaŭ ĉiuj kostoj. La deficiton oni kovros el la kapitalo, kiu estas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eŭroj.

 

    La estraro jam anoncis, ke oni intencas ŝpari pri la organizado de la UK en Bonaero. Kiel?

 

    Osmo Buller: – Tio ne estas atingebla per granda ŝparo aŭ per rezigno pri iu elspezo, sed per etaj ŝparoj ĉe pluraj eroj kaj per klopodoj por trovi pli da enspezoj. Ekzemple por la kongresa sako oni jam trovis sponsoron.

 

    Oni parolas ankaŭ pri novaj vendostrategioj por la libroservo. Kial?

 

    Osmo Buller: – La kialo ne povus esti pli simpla: de kelkaj jaroj la vendoj malkreskas. Necesas renversi tiun tendencon.

 

    Oni anoncis ŝparojn pri estraraj kostoj en la buĝeto por 2015. Kiel kaj kiom oni ŝparos? Ĉu similaj ŝparoj okazos jam en 2014?

 

 

    Mark Fettes: – Mi ne havas ĉemane la modifitan buĝeton, sed jes, ni ŝparos simile en 2014 kiel en 2015. Temas pri kelkaj miloj da eŭroj malpli, kompare kun la antaŭa buĝeto.

 

    Kiel oni planas uzi monon por movada evoluigo en 2014 kaj 2015? Por kiaj konkretaj projektoj pri "kapabligo kaj konsciigo" oni esperas ricevi donacojn?

 

    Mark Fettes: – Temas grandparte pri antaŭenigo de aktivula trejnado per vojaĝsubvencioj por junaj aŭ aliaj nepagipovaj aktivuloj. Krome ni daŭrigas subtenon al ILEI por diversaj instruistaj agadoj, antaŭvidas iom da rimedoj por produktado de informmaterialoj, kaj subvencios partoprenon de niaj reprezentantoj en internaciaj konferencoj pri homaj rajtoj, daŭripova evoluigo kaj simile.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments