El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Iu itinero por promenadi en Pekino

| 2014-04-24
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


La komenco de la Bulvardo Qianmen  

 

    La Qianmen-bulvardo troviĝas en la koro de Pekino, ĵus kelkajn paŝojn de la Malpermesita Urbo kaj Tian'anmen. Tie ĉiutage estas kvazaŭ festo: ondoj da promenantoj iras en ĉiujn direktojn, laŭ la ĉefa bulvardo kaj ties perpendikularaj stratetoj. Ĉie estas vendejoj, butikoj kaj restoracietoj. Qianmen-bulvardo estas vere sugesta, precipe kiam vespere multkoloraj la ŝildoj eklumas. Ĝi eble estas kaj estis unu el la plej famaj vojoj de Pekino, sed nuntempe ĝi estas tute nova, ŝajne antaŭ nelonge rekonstruita.

 

    Ĉirkaŭe tamen ankoraŭ videblas tiuj tipaj pekinaj dometoj, kie veraj pekinanoj, kiuj pli kaj pli malpliiĝas, vivas laŭkutime kvazaŭ en paralela mondo, ne tro zorgante pri la proksima bruegado.

 


En la strato Dashila-Xi apud la Bulvardo Qianmen 

 

    Unu el la perpendikularaj stratoj multe pli granda ol la aliaj, la strato Dashila-Xi (Da-Shi-La-Xi-Jie, kiun irante de la Qianmen-Pordo vi trovos post nelonge je via dekstra flanko) aspektas pli tradicia kaj origina ol la bulvardo. Ĝi estas longa kaj mallarĝa strato, kiu paŝon post paŝo iĝas pli kaj pli interesa, plena je vizitindaj tevendejoj, kie homoj amasiĝas por aĉeti verdan aŭ jasmenan teojn, kies kvalito kaj prezo povas multe varii. Tiom da fojoj mi promenadis tie, ke mi havas ioman impreson esti tie, scii kio tie okazas.

 

    Se oni daŭre promenas laŭ tiu strato, oni ekvidas, ke la etoso tute ŝanĝiĝas, malaperas turistoj kaj ekvideblas ero da ĉiutaga pekina vivo, kiu memorigas min pri la trankvila kaj simpla vivo en la italaj vilaĝoj, kvankam oni estas tute ĉirkaŭitaj de la urbega ĥaoso.

 


La strato Liulichang-Dong 

 

    De tie estas piede alirebla alia strato, sufiĉe fama kaj historia: Liulichang-Dong-strato (Liulichang Dong Jie). Fakte la bela strato estas dividita per trafika bulvardo en la orienta Liulichang-strato (L. Dong/Oriento Jie/strato) kaj la okcidenta (L. Xi/Okcidento Jie). La okcidenta parto ĝis nun mi nur unufoje vizitis kaj tiu parto kaj la tuta najbaraĵo estas tiom interesaj, ke mi devus dediĉi al ili apartan rakonton, kion eble baldaŭ mi faros.

 


Tradicia pentristo laboranta en sia butiko en la strato Liulichang-Dong 

 

    Do, Liulichang-Dong-Jie, kiu estas piede alirebla ankaŭ de la metroa stacio Hepingmen de la 2a linio, kaptis tuj mian atenton ĉar tie estas preskaŭ nur butikoj por kaligrafio kaj tradicia pentrarto, kie oni trovas penikojn, diversajn altkvalitajn rizopaperojn, inkon por tiuj specifaj artoj, kiu estas vendita en polvo diluiĝonta per akvo. Aparte belaj estas la koloroj de la inko, kiuj ŝajnas tute naturaj, kvazaŭ ĵus faritaj per muelado de naturaj materialoj.

 


Fakbutiko por kaligrafio, vizitita kvazaŭ muzeo, en la strato Liulichang-Dong 

 

    Kelkaj el la tieaj butikoj aspektas kiel muzeoj, en kiuj la vizitantoj longe promenas, observadas kaj fotas. En iu el ili mi ekvidis malgrandan laborejon, kie kelkaj metiistoj mane kreas laŭtradicie penikojn.

 


Metiistoj de la penikoj  

 

    Krom belaj pentraĵoj, oni trovas tie ankaŭ ceramikajn statuetojn kaj vazojn, kies kvalito ŝajne estas sendube valora. Ili estas plezura vido.

 


Placeto en la tipa pekina malnova kvartalo apud Qianmen 

 

    Antaŭenirante tra tiuj mirindaĵoj oni sin retrovas en malnova pekina kvartalo, nepre vizitinda kvankam mi neniam vidis tie ne lokajn loĝantojn krom mi.

 

    Se oni trovas la elirejon de tiu plezuriga intima labirinto, la metroa stacio Qianmen estas tute apude, same kiel la hordo da turistoj.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments