La Panjiayuan-Bazaro
de Pietro Fiocchi
Ceramikaj tradiciaj statuetoj |
Panjiayuan-Bazaro estas aparte vizitinda loko en Pekino. Ĝi troviĝas tute apude de la metroa stacio Panjiayuan de la 10-a linio. Oni povas pasigi tie kelkajn feliĉajn horojn promenante tra la vendejetoj, vendobenkoj plenaj je ĉiuj kaj ĉiaj varoj. Tie estas eĉ ejo por trinki kafon kaj gustumi spagetojn kuiritajn je la itala maniero, pli malpli.
Bronzaj bustoj de Budho kaj aliaj personoj |
Mi eksciis pri tiu ĉi bazaro iom hazarde. "Ĉu vi jam vizitis Panjiayuan?" demandis min antaŭ kelkaj tagoj mia amiko Karlo, brazila esperantisto, kiu jam tri jarojn laboras kiel esploristo ĉe la Ĉina Spac-Instituto. "Kio?" Post preskaŭ unu jaro en Pekino mi devis konfesi, ke mi neniam aŭdis pri tio, eĉ ne imagis ĝian ekziston. Ŝajne la bazaro estas sufiĉe fama kaj foje ĝin vizitas eĉ politikaj gvidantoj ĉinaj aŭ alilandaj precipe pro la belaj tradiciaj silkaĵoj.
Tibetaĵoj |
Jen iu stranga afero, kiu povas okazi ankaŭ al konsumitaj tutmonde vagabondoj kiel mi. Laŭ la diro de pluraj italoj aŭ eŭropanoj, kiuj vojaĝis al Ĉinio kaj pasigis pli malpli dek tagojn ĉi tie, foje eĉ spertaj vojaĝantoj, Pekino estas griza kaj ĥaosa urbego, certe rapide moderniĝanta, sed escepte de la Malpermesita Urbo, la Granda Muro kaj kelkaj aliaj vidindaĵoj, inkluzive de la novegaj brilaj komercaj centroj, oni taksas la ĉinan ĉefurbon ne vere tiom interesa... Male, ĝi estas neforgeseble fascina. Pekino estas aminda, komforta ujo, en kiu oni riskas post iom da tempo sin senti same kiel Woody Allen en Novjorko: tute kaptita, kvazaŭ sorĉita.
Ĉe la vendistino de jadaĵoj |
Parkoj, hutong-oj (precipe belaj estas tiuj hutong-oj apud la bulvardo Qianmen, proksime al Tian'anmen, tie kvazaŭ surprizo inter la vasta aro da mallarĝaj tipaj vojetoj, kie oni agrable perdiĝas, eĉ troviĝas la Qianmen-Moskeo, unu el la multaj moskeoj de Pekino, malgranda kaj sugesta), ejoj por ĉiuj gustoj kaj lokoj kiel Panjiayuan-Bazaro igas la popolan, novegan, tradician, poluitan, ekzotikan Pekinon urbon, kie oni volus enradikiĝi.
Tradiciaj tekruĉoj |
Karlo kaj mi, du el la ega amaso da vizitantoj enirantoj kaj elirantoj de la bazaro, promenis tie preskaŭ tri horojn en tiu kvazaŭ muzeo, kie tibetanoj, ujguroj kaj aliaj reprezentantoj de la multkolora Ĉinio prezentas siajn allogajn tipaĵojn, ŝajne bonkvalitajn kaj relative malmultekostajn. Oni povas marĉandi la prezon, sed tio kompreneble estas arto, kiu bezonas iom da trejnado.
Ĉe la vendobenko de silkaĵoj |
Ĉio estas tie organizita detale, por ĉiuj bezonoj. Estas parto de la bazaro, kie laŭ la preferoj oni povas elekti unu el la diversaj kompanioj por eventuale ekspedi la aĉetaĵojn tien, kien oni volas.
Tipaj ŝtonaj statuoj, tabloj kaj seĝoj |
Do, mi proponas kelkajn miajn fotojn, kvazaŭ sugestojn por ke vi povu komenci gustumi la tiean etoson antaŭ ol via ebla estonta vizito al Pekino kaj al la Panjiayuan-Bazaro.
Tradiciaj ceramikaj vazoj kaj budhoj, unu el la plej vizititaj partoj de la bazaro |