El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis dueto de grekaj muzikistinoj en Ĉinio

| 2014-04-23
Bookmark and Share


Eva Fampas (dekstre) kaj Amalia Kountouri en la dueto 

 


Eva Fampas subskribas sian nomon sur sia disko aĉetita de la muzika amatoreto. 

 

    Vespere de la 21-a de aprilo okazis en la Universitato Nankai en Tianjin, Ĉinio, dueto de famaj muzikistinoj Eva Fampas, gitara ludistino el Grekio, kaj Amalia Kountouri, fluta ludistino el Grekio. La du muzikistinoj venis al Ĉinio por partopreni en la programo "muzika rondo en semajfino" okazigita de la supre menciita universitato, kaj prezentis kun "grekeco" mirindan dueton al ĉinaj spektantoj.

 

    Eva Fampas estas konata kiel "la plej bona reprezentanto de la ludistoj de gitaro en la nuna Grekio", ŝi naskiĝis en familio de muzikistoj en Ateno kaj komencis ludadon de gitaro en sia infaneco sub la gvido de la patro. Ŝia profund-anima, lerta kaj emocia stilo helpis ŝin havigi al si la majstrecon kun plej granda talento en la internacia muzika rondo. Amalia Kountouri kunludis kun ŝi ekde la jaro 2013.

 

    En tiu ĉi vespero, ili kunludis la muzikon History of Tango (Historio de Tango) farita de argentina muzikisto Astor Piazzolla kaj la ĉina muziko Tianmimi (Dolĉe dolĉa) kiu ĝoje surprizigis la ĉinajn aŭskultantojn. Krome, ili respektive prezentis grekajn muzikojn, je la plenplena emocio la spektantoj jen silente ĝuis jen sincere aplaŭdis.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments