El Popola Ĉinio>Esperantujo>Orginale Verkitaj>

Azaleoj

| 2014-04-22
Bookmark and Share

de KIM Sowol* kaj tradukita de CHOE Taesok

 

 

Se vi tediĝos de mi 

kaj do foriros, 

senvorte pace mi lasos vin foriri.

 

Azaleojn en Yaksan 

plukos mi brake

kaj jen disĵetos sur la irotan vojon.

 

Ĉe ĉiu via paŝo

florojn metitajn 

malpeze premtretante bonvolu iri.

 

Se vi tediĝos de mi 

kaj do foriros, 

neniam larmojn verŝos mi spite morton.

 

    *KIM Sowol (1902-1934): Taksata kiel la plej fama literaturisto per sia kontribuo al la frua moderna poezio de Koreio. Li verkis poemojn en la stilo de koreaj folkloraj kantoj. "Azaleoj" estas unu el liaj plej famaj poemoj. Ĝiaj melankoliaj temoj de foriro kaj perdo memorigas la konatan folkloran kanton "'Arirang".

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments