El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la 4-a Ĉina Internacia Foiro de Teo

| 2014-04-21
Bookmark and Share


En la 4-a Ĉina Internacia Foiro de Teo 

 


Laborantoj el te-kompanioj diskonigas sian teon al vizitantoj.

 


Vizitantoj dum ĝuado de teo  

 

    De la 18-a ĝis la 20-a de aprilo okazis en Pekino la 4-a Ĉina Internacia Foiro de Teo, kiun ĉeestis tutlandaj te-kompanioj por fari diskonigon kaj komunikadon.

 

    Kun areo de 1 500 kvadrataj metroj kaj 400 kompanioj, inkluzive de tiuj el aliaj landoj, kiaj Barato, Sri-Lanko, Turkio, Laoso kaj Korea Respubliko, la foiro enhavas verdan teon, blankan teon, flavan teon, Wulong-teon, brikan teon kaj nigran teon. Kaj ankaŭ ekspoziciiĝis iloj kaj aparatoj pri teo.

 

    Dum la foiro okazis multaj aktivadoj por helpi te-kompaniojn diskonigi siajn produktojn, kaj helpi al la vizitantojn scii pri la kulturo kaj merkato de teo, ekzemple, la 3-a Cejlona Kultura Festivalo de Nigra Teo, Forumo pri Monda Nigra Teo kaj diskoniga kunveno de famaj markoj de teo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments