El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aŭto-ekspozicio en Pekino

| 2014-04-21
Bookmark and Share


Sveda aŭto Koenigsegg kun la plej alta rapideco de 450km hore 

 


Modelo SLS-AMG-Black-Series de Mercedes-Benz, je 70kg malpli peza ol siaj ordinaraj modeloj  

 

    La 20an de aprilo en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro inaŭguriĝis la Pekina Internacia Aŭto-ekspozicio. En ĝi partoprenis1 134 aŭtoj el pli ol cent entreprenoj, interalie 118 debutis tutmonde, kaj tio rompis la rekordon de la aŭto-ekspozicio. Oni povas rigardis la aŭtojn sur la spaco de 230 mil kvadrataj metroj, inkluzive de nova kaj malnova ekspoziciaj centroj kaj eksterdoma tereno de la nova ekspozicia centro.

 

    Inter la 118 plej freŝaj aŭtoj 79 estas nov-energiaj, kaj tio montras, ke nov-energiaj aŭtoj havas pli kaj pli gravan strategian pozicion en aŭto-firmaoj. La grupo Ĉina Volkswagen eksponas kvin modelojn de elektro-energiaj aŭtoj, Up!, Bentley Mulsanne ktp. La Unua Aŭtomobila Uzino de Ĉinio alportis al la ekspozicio kvar modelojn de nov-energiaj aŭtoj. Japanio propagandas sian elektro-aŭton BladeGlider, kaj ĉina aŭto-firmo JAC reklamas sian elektran modelon iEV5. La marko Acura kun malmulte da modeloj unuafoje eksponas sian hibrid-energian aŭton RLX en Ĉinio, kaj ĝi eble aperos sur la ĉina merkato antaŭ la fino de la kuranta jaro.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments