El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis printempa ofer-ceremonio por Ĉingis-Ĥano en Ĉinio

| 2014-04-21
Bookmark and Share


Lamaoj blovas kornegojn en la ceremonio. 

 


Klananoj en ceremonia kostumo portas la oferaĵojn al la maŭzoleo.  

 

    La 20-an de aprilo okazis printempa ofer-ceremonio ĉe la maŭzoleo de Ĉingis-Ĥano kiu situas en Erdos de Interna Mongolio, norda Ĉinio. La ĉi-foja ceremonio estas la plej solena inter la ĉiujaraj ofer-ceremonioj por memori Ĉingis-Ĥano, al ĝi ĉeestis ĉ. 100 mil homoj.

 

    Ĉingis-Ĥano (1162-1227) estis granda ĥano de la mongola imperio kaj eminenta politikisto kaj strategiisto en la monda historio. Laŭ la tradicia ĉina kalendaro, la ofer-ceremonio kiu daŭras dum 8 tagoj okazas ĉiujare de la 17-a ĝis la 24-a de la tria monato, kaj la 21-a estas la ĉefa ofer-tago. En tiuj tagoj, la reprezentantoj de la klanoj distribuintaj en diversaj lokoj partoprenas en la ofero, kaj tio fariĝis la grava okazo por kunigi la disiĝintajn posteulojn de Ĉingis-Ĥano.

 

    Tiutage, 81 klananoj kiuj respondecas por gardi la tombejon ĥoris antikvan poemon pri Mongolio per laŭta kanto, ili faris tion en ceremonia kostumo kaj la ĥoro estis multe ŝatataj de fremdlandaj spektantoj.

 

    La printempa ceremonio estas heredita laŭ ŝamanisma tradicio, ĝi funkcias kiel memoro por la prauloj kaj ofero al la Ĉielo, kaj celas beni por prospero de la nacio kaj por la paco sur la tero.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments