Ĉu en la lernado nenio nova?
de USUI Hiroyuki
Unu el la temoj, al kiuj mi ŝatas konstante revenadi en tiu ĉi rubriko, estas la vivo de katino Povrina. Alia amata kateto ... ne, ĉevaleto estas la lernado de la ĉina lingvo. Pasis pluraj monatoj post la apero de mia plej lasta pria verkaĵo, nun estus jam tempo por verki novan. Sed mi sentas malfacilaĵon ion elverki. Ĝis nun la lernado, malgraŭ miaj ŝajnaj ĝemoj kaj plendoj pri la malfacileco de la lingvo, progresis relative glate. Ĉu eble nun mi trafas ian sakstraton kaj tial ne povas facile verki pri tiu ĉi temo?
Mi jam prezentis ŝerc-hipotezon pri la tri stadioj de la (mal)progresado en la lernado de la ĉina. Temas pri tio, ke ĉinoj komence malavare superŝutas eksterlandanojn, kiuj lernas la ĉinan lingvon per laŭdoj; kun la paso de la tempo tamen ili pli kaj pli komencas ŝpari komplimentojn kaj fine alvenas al konkludo: "vi tiom longe lernadas la lingvon kaj neniam sukcesas progresi!" Povas esti, ĉu ĝojinde aŭ malĝojinde, ke mi verŝajne atingis tiun stadion de la fina malvenko, en malgloro!
Fino de "natura metodo"?
Supraĵe ŝajnas, ke mi jam bone progresis en la ĉina lingvo. Nun mi povas komprenigi min ankaŭ al ĉinoj kiuj ne konas min. Mi povas elturniĝi en pli multaj situacioj ol antaŭe. Ekzemple, mi povas sola iri al banko por sendi monon aŭ ŝanĝi ĝin en fremdan valuton. La sukceso de tiuj provoj, okazinta en la lasta oktobro, vere ĝojigis min kaj donis al mi sufiĉe da memfido. Sed la ĉina lingvo ne estas tiom facila por ke mi povu daŭre ŝveligi la memfidon.
Mi parolas kun kolegino ĉine dum ekskurso al al provinco Hebei. |
En januaro 2012 mi ĉesis frekventi mian ĉinlingvan lernejon, kaj pli poste "lernadis" la lingvon plejparte nur en la ĉiutaga vivo. Tio signifas, ke mi fakte ne lernis en mallarĝa senco de la vorto. Mi simple kaptadis novajn vortojn kaj esprimojn, kiujn mi aŭdis de ĉinoj, kaj okaze serĉis ilin en vortaro, sed lasis ĉion alian al "la vivo". Malgraŭ tio mi povis progresi dum la daŭro de unu jaro aŭ simile; nun tamen ŝajnas, ke tia "natura metodo" ne plu multe efikas.
Mia edzino, mia rivalo
De iom da tempo mi konsciiĝas pri tio kaj cerbumadas kion mi faru por eliri de la stagnado. Tio verŝajne estas necesa ankaŭ pro tio, ke mia edzino, kiu loĝas en Japanio, komencis lerni la ĉinan lingvon entuziasme kaj, se mi vere lamadus en la progreso, ŝi povus atingi min kaj plu progresi preter mi. Kvankam mi sentas, ke mi havas avantaĝon en tio, ke mi loĝas en Ĉinio, iuj volas moki min kategorie deklarante, ke ŝi certe triumfos.
Kolegino Zhang Shuang (maldekstre) instruas la ĉinan al mia edzino... |
...kaj nun Juana, studentino de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. |
Kiam ŝi vizitis min en la lasta oktobro, ŝi estis kontenta nur sidi en la kafejo de nia laborejo kaj aŭskultadi al kompaktodisko de la ĉina lingvo, kiun ŝi portis el Japanio. Ŝi diris, ke ŝi ne volas viziti vizitindaĵojn sed tiel lernadi, kaj foje ricevi la korektadon de ĉinoj en la prononcado. Mi devas diri, ke ŝi estas firmvola lingvo-lernanto kun propra lerno-metodo, dum mi estas, se ne diletanto, almenaŭ lernanto kun malfirma volo, kies atento estas sufiĉe distriĝema.
Kiu nova "metodo" taŭgas por mi?
Sed nun por mi estas malfacile decidi iun certan metodon: mi kvazaŭ vagadas de tiu metodo al alia, serĉante eblon por plialtigi mian nivelon de la ĉina. En tia okazo vere estas risko, ke mi vere malmulton atingus nur malŝparante energion. Mi trovis, ke eblas rete aŭskulti al radio-kurso de la ĉina lingvo disaŭdigata de NHK (Japana Elsenda Korporacio, japana ekvivalento de BBC). En marto la enhavo de la lecionoj estis taŭga, sed en aprilo komenciĝis nova ciklo, kiu montriĝis tro facila por mi.
Mi volus denove viziti la iaman ĉinlingvan lernejon. Sed kiu kurso taŭgus por mi? Unu el la kampoj en kiuj mi devus plibonigi mian ĉinan, certe estas la prononcado, sed la prononcadon oni kutime lernas komence, en enkonduka klaso. Antaŭ dudek kelkaj jaroj, kiel studento mi provis lerni la ĉinan en lingva lernejo kaj tamen post tri monatoj rezignis pro tio, ke oni instruis al ni nur la prononcojn kaj la kvar tonojn. Mi devas konfesi, ke pro tiu amara sperto mi decidis fajfi pri la preciza prononcado.
Ĉu reveno al iama metodo?
En sia aŭtobiografio Heinrich Schliemann, la malkovrinto de la arkeologiaj restaĵoj de Trojo, faris plurajn konsilojn por la sukcesa lingvolernado. Unu el tiuj konsiloj diras, ke oni legu libron, kies enhavon oni jam konas en alia lingvo. Liajn konsilojn mi ripete legis kiel dekkelk-jarulo ĵus eklerninta Esperanton.
Ĉu dank' al liaj konsiloj aŭ dank' al la relativa facileco de Esperanto, mi povis ellerni la lingvon. Nun tri jardekojn poste, reviviĝis al mi liaj vortoj. Fakte nun mi komencis sekvi unu el liaj konsiloj: legi en la ĉina lingvo libron jam konatan al mi. Ne devus esti nova libro, alie la enhavo montriĝus tro malfacila kaj mi tuj ĝin forĵetus.
Legi la Kronikojn de Narnio ĉine
Hazarde iam en marto en librejo mi trovis la novan ĉinan tradukon de la Kronikoj de Narnio, serio de fantasta infanliteraturo verkita de la brita verkisto C. S. Lewis. Dum mia infaneco mi ege ŝatis tiujn rakontojn (tiam mi legis la japanan tradukon) kaj eĉ nun povus prelegi pri la historio de tiu lando en imagita mondo. Mi aŭdis, ke jam de antaŭe ekzistis kelkaj versioj en la ĉina, sed neniam havis okazon enmanigi ilin.
La unua volumo de Narnio en la angla (maldekstre) kaj la ĉina |
Do mi aĉetis la unuan libron de tiu serio por legi ĝin. Mi jam legis preskaŭ kvaronon, kvankam en la kapo mi ne povas ĉion prononci en la ĉina. Oni povus pensi, ke japanlingvulo facile povas legi libron en la ĉina, sed tio estas absolute malĝusta supozo: la sintakso de la du lingvoj estas tute malsamaj, komunaj estas nur la skribo – ideogramoj. Espereble la sperto tralegi tutan libron donos al mi plian memfidon, eĉ se, kiel ĉiam, ĝi montriĝos tre fragila.
Serioza risko memlerni la prononcadon
Estus tre bone, se mi ne legus silente sed laŭtlegus. Sed mi hezitas fari tion, ĉar kiam temas pri la ĉina lingvo la memlernado de la prononcoj riskas konduki nin al katastrofa rezulto. Mi jam forgesis kiam, sed foje kiam mi ĉeestis en UK en Eŭropo (en Tampereo aŭ en Berlino, devas esti) aliris min iu eŭropa – eble estis franca – maljuna samideano, kiu deklaris, ke li delonge memlernas la ĉinan.
Li prenis min por ĉino, kaj volis praktiki sian lingvoscion. Mi ja ne estas ĉino, sed iom lernis la ĉinan. Do mi aŭskultis lin kaj trovis, ke lia ĉina lingvo estas strange deformita kaj ŝtoniĝinta variaĵo, kiun ankaŭ ĉino absolute ne komprenus. Siatempe, supozeble, ne estis facile trovi ĉinan instruiston en Eŭropo aŭ fakte ne estis tiom granda bezono tiurilate, kaj la sinjoro devis memlerni la lingvon nur por produkti sian propran idiolekton.
La danĝero ne estas fremda por ni, eksterlandanoj vivantaj en Ĉinio. Ni ja tion konscias. Lastatempe, mi havis okazon konatiĝi kun japana sciencisto, emeritiĝinta profesoro, kiu ekloĝis en Pekino por kunlaboro kun la Ĉina Akademio de Sciencoj. Kiam li menciis sian intencon memlerni la ĉinan, ĉiuj kunestantaj japanoj, kvin-ses, ĥore respondis: "Ne, profesoro. Prefere vi lernu en kurso". Do mi devas sekvi tiun ĉi mian propran admonon, kaj mem ĉeesti en kurso aŭ trovi privatan instruiston, kiu malhelpu la degeneron de la ĉina lingvo en miaj kapo kaj ankaŭ buŝo.
Karaj legantoj, se iam ankaŭ vi havos okazon lerni la ĉinan lingvon, lernu ĝin (almenaŭ komence) kun instruisto, ĉar alie vi ne sukcesos malkovri la sekreton de tiu ĉi lingvo, kiu tiam daŭre restos al vi lingvo nur stranga, kvankam ĝi efektive ne estas tia.