El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kelkaj informoj pri la 81a Itala Kongreso de Esperanto

| 2014-04-18
Bookmark and Share

 

    Ekde la 23-a ĝis la 30-a de aŭgusto 2014 okazos la 81a Itala Kongreso de Esperanto, en Fai della Paganella (Trento). La kongresa temo estos "Esperanto kaj novaj teknologioj", kun: lingvokursoj, koncertoj, prelegoj (pri diversaj temoj), seminarioj, kaj finfine, ekskursoj por vidi: Trenton, Bolzanon, la Dolomitojn, Meranon, Garda-Lagon, Rovereton, kaj tiel plu. La prezo de la loĝado semajne estos nur 400 € (po persono, en dulita ĉambro, kun po 3 manĝoj tage). La unulita ĉambro kostos 540 €. Estos ebla ŝpari! Kunportu viajn dormosakojn, aŭ loĝu en apartamento! La kotizo havas diversajn prezojn (30-120 €), laŭ la dato de pago, kaj laŭ la kategorio de aparteno (plena, aŭ rabatita).

 

    Fai della Paganella estas grandioza panorama altebenaĵo, je ĉirkaŭ 1.000 metroj super marnivelo, kiu elstaras la valon de la rivero Adige, ĉe la deklivoj de la monto Paganella.

 

    Ĝi evoluis kiel turisma kaj klimata stacio, somera kaj vintra, kiu, per ĝia malvarmeta, milda kaj modera klimato, proponas multajn oportunaĵojn rilate al ĝiaj naturaj valoraj trajtoj, sen forgesi ĝiajn karakterizajn angulojn kaj rekonitan gastigadon.

 

    Interalie, Fai della Paganella enfermas malnovan historion: ni pripensu pri la arkeologiaj prifosoj de Dos Castel, kiuj malkovris la spurojn de la antaŭromana popolo de la retoj, kaj la arkeologiaj prifosoj de grava bronzepoka establiĝo.

 

    Ĝi estas ideala loko por tiuj kiuj ŝatas ripozi sur la naturaj, panoramaj terasaroj, biciklante aŭ promenante sur la verdaj herbejoj kaj en la arbaroj aŭ laŭlonge de la temaj vojetoj, ĉirkaŭantaj la vilaĝon, sed ankaŭ ĉe altaj niveloj sur la plej pezaj padoj de la Paganella je 2.125 metroj aŭ de la monto Fausior.

 

    Ne nur naturaj gimnazioj ĉirkaŭitaj de verdaĵo, sed ankaŭ kunvenejoj, amuzaj kaj por la korpo kaj por la menso, kiel la plurefika centro kiu proponas multajn oportunecojn, kiel la kursojn de gimnastiko organizitajn de Juri Chechi, aŭ okazojn de amuzo, konferencojn kaj seminariojn.

 

    Fai della Paganella estas la ideala loko por la amantoj de ripozado kaj sporto, kun aparta

 

    prefero por la familioj, danke al la eventoj kaj servoj dediĉitaj al la infanoj.

 

    Fai della Paganella estas rekonita, krome, por ĝiaj modernaj skiadaj instalaĵoj, kun la skikurejoj kiuj alvenas proksime al la vilaĝo, aldone al larĝa Neĝo-Amuzparko lokita ĝuste en la vilaĝocentro.

 

    Krome, en Fai della Paganella troviĝas du preĝejoj, la paroĥa preĝejo de San Nicolò kaj la plj malnova preĝejo de San Rocco, en la loko Cortalta.

 

    Inter la plej historiaj konstruaĵoj distingiĝas la palaco de Fai, konstruita ĉirkaŭ en la 1620-a jaro de la grafoj Spaur, kiel somera rezidejo.

 

    Pri la gastigado, la vilaĝo proponas akceptemajn strukturojn je alta kvalito: famaj bonfartcentroj, sed ankaŭ agroturismaj gastejoj, apartamentoj kaj altkvalitaj ferioj-domoj, kiuj bone eniĝas en la arkitektura kadro de la vilaĝo, kiu ankoraŭ montras montajn karakterizojn.

 

(el esperanto.it)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments