El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping sendis al Goodluck Jonathan konsolan telegramon pro la bomba atako en Niĝerio

| 2014-04-18
Bookmark and Share


Post okazo de la bamba atako en antaŭurbo de Abuĝo  

 

    La 16-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis al niĝeria prezidento Goodluck Jonathan konsolan telegramon pro tio, ke la 14-an de aprilo en antaŭurbo de Abuĝo, ĉefurbo de Niĝerio, okazis bomba atako, kiu kaŭzis seriozajn vundiĝon kaj morton de civitanoj.

 

    Laŭ rilata informo, la atako kaŭzis morton de 71 homoj kaj vundiĝon de 124 homoj. En la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio forte kondamnas kaj oponas ĉiun ajn forman terurismon, surpriziĝis kaj afliktiĝis pri la atako, kiu kaŭzis vundiĝon kaj morton de multaj senkulpuloj, esprimas al la mortintoj profundan kondolencon kaj al iliaj familianoj kaj vunditoj sinceran kompation. Kiel strategia kunlabora partnero de Niĝerio, Ĉinio daŭre subtenos kun firmeco la penadon de la niĝeria registaro por konservi la ŝtatan sekurecon kaj la regionan stabilecon.

 

    Hua Chunying diris, ke ĝis nun Ĉinio ankoraŭ ne ricevis informon pri vundiĝo kaj morto de ĉinoj dum la atako. La ambasadorejo de Ĉinio en Niĝerio jam startigis urĝan sistemon kaj atentigis ĉinkapitalajn organizojn kaj personojn en Niĝerio fortigi antaŭgardon.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments