El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Esperanto en Azio: dinamikoj kaj perspektivoj - Intervjuo al LEE Jungkee

| 2014-04-17
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    LEE Jungkee, estrarano de UEA, esperantistiĝis kiam li estis studento, antaŭ kvardek tri jaroj. En marto 1971 en la universitato Youngman li "renkontis Esperanton kvazaŭ sorte" kiel s-ro LEE rakontas en sia eseo-libreto Leteroj el Koreio. Laŭ la rekomendo de iu amiko li aliĝis al la universitata Esperanto-klubo.

 

    "Danke al Esperanto, mi lernis pli multe ol mi donis al la Esperanto-movado tra mia vivo", substrekas en tiu sama libreto nia samideano, kiu tamen estas unu el la marmoraj kolonoj de la Movado.

 

    LEE Jungkee partoprenis en la fino de marto la "historian" 1-an Kongreson de la Irana Esperanto-Asocio. Pri tio kaj ĝenerale pri la Movado en Azio S-ro LEE dividas kun ni kelkajn konsiderojn.

 


La 1-a Kongreso de IREA. LEE Jungkee estas la sesa de maldekstre 

 

    Kiajn dinamikojn vi rimarkis nun en Azio rilate al Esperanto?

 

    Fakte lingva problemo en Azio estas tre serioza pli ol oni supozas, tial Esperanto estas nepre necesa por disrompi la lingvan muron en Azio. En orienta Azio, Ĉinio, Japanio kaj Koreio estas ĉefaj motoraj landoj. Krome post la 6-a Azia kongreso de Esperanto, kiu okazis en 2010 en Mongolio, Esperanto-movado en Mongolio estas sufiĉe vigla. Ankaŭ la movado en Tajvano estas movplena.

 

    En sudorienta Azio, post la UK en 2012 en Vjetnamio, ĉefe junulara movado estas vigla kaj laste la movado en Kamboĝo estas rapide kreskanta. Singapura movado laste etendas siajn membrojn. Estas aparte notinde, ke probable Indonezia Esperanto-Asocio aliĝos al UEA kiel landa organizaĵo en la Bonaera UK, mi tiel esperas.

 

    En Sudazio, la movado en Nepalo kaj Pakistano estas vigla kaj laste ili moviĝas internacie tra Himalaja Renkontiĝo kaj Sudazia Seminario. Nur barata movado estas momente stagna. En okcidentazio, ĵus finiĝis la 1-a Irana Esperanto-Kongreso (2014.3.24-26) al kiu kolektiĝis ĉirkaŭ 100 kongresanoj el 6 landoj.

 

    Pro politika kaj socia kialoj la movado de Irano ŝajnis ne tiel vigla, sed mi rimakis, ke en Irano troviĝas sufiĉe da kompetentaj esperantistoj kaj firma landa organizaĵo, nome Irana Esperanto-Asocio (IREA). Mi antaŭvidas, ke IREA rolos kiel gvidlando en la okcidenta Azio kaj eĉ kunlaboros kun mezorientaj landoj.

 


Dum la 1-a Kongreso de IREA, LEE Jungkee kun iranaj esperantistinoj 

 

    Kiamaniere la vigla ĉina movado povus kontribui al azia movado?

 

    Mi antaŭvidas, ke ĉina movado pli kaj pli kontribus por ne nur azia sed ankaŭ por tutmonda movado. En Ĉinio troviĝas sufiĉe da kompetentaj esperantistoj, kiuj sindediĉas por nia movado kiel kurso-gvidanto aŭ kiel organizanto de pluraj Esperanto-eventoj.

 

    Plie, nun ĉinoj povas vojaĝi elsterlanden realtive libere, tial ili havos ŝancon ofte renkontiĝi kun alilandaj esperantistoj kaj povos roli kiel funkciuloj de internacia organizaĵo kadre de UEA. Se la 102-a UK en 2017 okazos en Busan, Koreio, grandnombro da ĉinaj esperantistoj partoprenos en la kongreso. Tiu jaro povus esti turnpunkto por internaciiĝo de ĉina movado kaj tra kiu ili pli aktive engaĝiĝos en Esperanto-eventoj.

 

    Ĉu havus valoron Esperanto, se oni disigus la lingvon de ĝia interna ideo?

 

    Mi opinias, ke ĝis la finvenko de Esperanto "Interna ideo" de Esperanto kune marŝos kun la lingvo "Esperanto". La ideo koherigas kaj fortigos solidarecon de ĉiuj esperantistoj, kiuj klopodas disvastigi la lingvon sen ia ajn rekompenco. Iasence ĝi estas filozofia bazo de tiuj, kiuj amas Esperanton. Oni povos eĉ komerci surbaze de tiu nobla ideo kiel samideano.

 

    Fidela rilato inter esperantistoj estas nenio alia ol profunda interkompreniĝo de la homaro. Sed iam poste la mondo akceptos Esperanton, kiel la neŭtralan komunikilon de la homaro, tiam la filozofia flanko de Esperanto povus esti diluiĝi. Sed en nuna momento ni ne zorgu tian situacion sed kun espero dissemu Esperanton por verdigi tutmondon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments