El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio revenis al Ĉinio

| 2014-04-17
Bookmark and Share


Scienc-esploristoj de la 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio eliras el la ŝipo Xuelong. 

 

    La 15-an de aprilo la 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio revenis al la ĉina bazo por polusa esplorado per la ŝipo Xuelong. La Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio kaj la ŝanhaja registaro aranĝis simplan ceremonion por bonvenigi ĝin.

 

    La 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio konsistas el 257 scienc-esploristoj. Dum la 160-taga esplorado ili plenumis 30 taskojn pri scienca esplorado, 15 taskojn pri loĝistika servo kaj konstruis en Antarktio la stacion Taishan, la 4-a stacio de Ĉinio por scienca esplorado. La ŝipo Xuelong unuafoje plenumis navigad-esploradon ĉirkaŭ Antarktio, veturis je 32 mil marmejloj, atingis la lokon ĉe suda latitudo 75°20' kaj tie faris sciencan esploradon. Tie estas la loko maksimume suda laŭ altitudo atingita de ĉinaj ŝipoj.

 

    Dum sia navigado ĉirkaŭ Antarktio la ŝipo Xuelong savis 52 homojn sur la rusa ŝipo Shokaliski kaj gajnis vastan aplaŭdon de la internacia socio.

 

    Veturante al Ĉinio post plenumo de la scienca esplorado en Antarktio la 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio ricevis ordonon veturi al la okcidenta marareo por plenumi la taskon pri serĉado de la aviadilo MH370 de la Malajzia Aerkompanio kaj funkcii kiel portempa gvidŝipo de la ĉelokaj ĉinaj ŝipoj. Dum la 10-taga serĉado la ŝipo Xuelong veturadis pli ol 2.6 mil marmejlojn kaj faris serĉadon en marareo de 11.7 mil kvadrataj metroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments