El Popola Ĉinio>头条新闻>

Premiitoj de Pulitzer en la jaro 2014

| 2014-04-17
Bookmark and Share


La ĵurnalo The Boston Post, premiito de Pulitzer en la Jaro 2014 per la teruraj eksplodoj en Bostono 

 


Travivanto post la terura eksplodo en Bostono raportita de Josh Haner  

 

    La 15-an de aprilo la Premio Pulitzer publikigis la premiitojn. La ĵurnalo The Boston Post ricevis la Jaran Premion, kaj 2 laborantoj de la ĵurnalo New York Times ricevis respektive la fotografajn premiojn de akcidenta okazaĵo kaj speciala raporto.

 

    Tyler Hicks estis premiita per la fotoj pri subita terur-ataka evento okazinta en Nairobi, Kenjo.

 

    Kaj Josh Haner estis premiita per sia raporto pri la travivanto kiu perdis siajn krurojn en la terura eksplodo en Bostono.

 

    Ankaŭ la premion akiris la raportoj pri Edward Joseph Snowden kiu malsekretigis la grandiozan subkontrolon fare de la usona registaro kontraŭ komunikado kaj reto. La komitato de la premio diris, ke la raporto elkondukis ondon da diskutoj de diversaj rondoj pri la rilatoj inter persona privateco kaj ŝtata sekureco por individuoj kaj registaroj, kaj la koncernaj raportoj helpis la publikon scii la subkontrolan nivelon de la registaro.

 

   La Premio Pulitzer estis establita en la jaro 1917 laŭ la lasta volo de Joseph Pulitzer, giganta entreprenisto pri ĵurnalo. La Kolombia Universitato respodecas pri la elektado de premiitoj ĉiujare. La premio estas la plej alta honoro en la gazetara rondo de Usono, kaj al ĝi ĉeestas averaĝe ĉirkaŭ 2 500 verkoj en ĉiuj jaroj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments