El Popola Ĉinio>头条新闻>

Michael Phelps reaperos en Olimpikoj

| 2014-04-16
Bookmark and Share


Michael Phelps akceptis la pokalon por "la plej granda sportisto en la olimpika historio" donitan de la prezidanto de la Internacia Federacio de Naĝado post la naĝkonkursoj de la Londonaj Olimpikoj en la jaro 2012  

 

    La 14-an de aprilo usona naĝ-asocio publikigis la informojn pri usona naĝkonkurso, ĝi menciis, ke Michael Phelps, fama usona naĝisto, partoprenos en la konkurso kiel preparo por la Olimpikoj okazontaj en Rio en la jaro 2016.

 

    Bob Bowman, trejnisto de Michael Phelps, diris, ke Michael Phelps partoprenos en 3 programeroj, ili estas 50-metra libera naĝado, 100-metra libera naĝado kaj 100-metra papilia naĝo. Li diris ankoraŭ, ke nun Michael Phelps ankoraŭ ne atingis sian plej altan nivelon.

 

    Michael Phelps ne faris respondon pri sia reapero en konkursoj, li nur sin ekzercas kun la grupo de Bowman en iu naĝklubo de Usono. Bowman diris: "Lia korpo fariĝis tre taŭga ekde septembro de la pasinta jaro. Li tre diligentas kaj certe lia klopodo ne estas vana. Laŭ lia nuna aspekto, li ne havas problemon en konkursoj."

 

    Ĉ. 29-jara Michael Phelps estas unu el la plej sukcesaj sportistoj en naĝado. Li posedas 22 olimpikajn medalojn -- tio kreis novan rekordon, inter ili estas 18 oraj medaloj. En la Pekinaj Olimpikoj okazintaj en la jaro 2008, li mirinde akiris 8 ĉampionecojn. Post kiam li gajnis 4 orajn kaj 2 arĝentajn medalojn en la Londonaj Olimpikoj, li faris anoncon pri sia eksiĝo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments