El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Grandaj Majstroj multe premiitaj en Hongkongo

| 2014-04-15
Bookmark and Share


Karwai Won parolas en la ceremonio. 

 


Karwai Won (la unua de dekstre) kaj laborantoj de la filmo  

 

    La 13an de aprilo fermiĝis la ceremonio de la 33a Hongkonga Film-premio, kaj La Grandaj Majstroj de ĉina reĝisoro Karwai Wong gajnis entute 12 premiojn, nome por la plej bona filmo, la plej bona reĝisoro, la plej bona aktorino, la plej bona scenaro, la plej bona kinematografio, la plej bona ago-koregrafio, la plej bona arto-direktado, la plej bona dezajno de kostumo kaj ŝminko, la plej bona subtena aktoro, la plej bona sono-dezajno, la plej bona originala filma partituro kaj la plej bona redaktado.

 

    Karwai Wong naskiĝis en Ŝanhajo, en la jaro 1958. Pro la filmo Ĝoja Kune en la jaro 1997 li fariĝis la unua ĉino, kiu gajnis la premion por la plej bona reĝisoro en la Kanna Internacia Film-Festivalo. Post tio, en la jaro 2006, li fariĝis la unua ĉina reĝisoro prezidanta la ĵurion en la kanna festivalo.

 

    Unu semajnon post publikigo de la filmo La Grandaj Majstroj en Ĉinio la bilet-enspezo jam kalkuliĝis al 350 milionoj da juanoj. "Mi memoras, ke estis la jaro 1994, kiam mi lastafoje estis ĉi tie. Estas mallonga paŝo de la podio ĝis la scenejo, tamen mi elspezis 20 jarojn por reveni al tiu ĉi loko," diris Wong, kiam li akceptis la premion por la plej bona reĝisoro en Hongkongo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments