El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Chongqing Foto-ekspozicio pri 10-jara Kompenso-postulado de Vunditoj de la Japana Bombado en Chongqing

| 2014-04-15
Bookmark and Share


Vundito rakontas pri sia vundo dum la japana bombado. 

 
 
Chongqing-anoj vizitas la fotoekspozicion.

 

    La 12-an de aprilo en Chongqing de Sichuan-provinco, Ĉinio, okazis Foto-ekspozicio pri 10-jara Kompenso-postulado de Vunditoj de la Japana Bombado en Chongqing. Estis eksponitaj pli ol 300 fotoj pri la bambado de japanaj agresantoj. Iu reprezentanto de la vunditoj diris, ke la 13-an de aprilo li refoje flugos al Tokio de Japanio por ĉeesti la juĝadon de la seriaj kazoj pri kompenso-postulado de vunditoj de la bombado.

 

    Su Yuankui, estro de la popola kompenso-postula delegacio de vunditoj de la japana bombado en Chongqing, diris, ke nun multaj el la vunditoj sinsekve mortis kaj tiuj, kiuj vivas, estas en grandaj aĝoj. Ili deziras fari la aferon por ke la historio ne estu forgesita. La eksponitaj pli ol 300 fotoj kolektitaj de vunditoj de la bambado kaj iliaj familianoj povas vere reprezenti la historion de la japana bombado en Chongqing. Li diris ankaŭ, ke de la 16-a de aprilo ĝis la 30-a de junio la loka tribunalo en Tokio faros kvin juĝadojn pri la kazo.

 

    Lin Gang, ĉefa advokato de la delegacio, diris, ke dum la juĝadoj la loka juĝejo en Tokio akceptos 6 ĉinajn esploristojn kaj 3 japanajn esploristojn kiel taksantojn. Ili prezentos al la juĝejo atestojn, valorajn historiajn materialojn kaj esplorajn konkludojn por reprezenti la krimon de japanaj agresantoj. "Laŭ rilata leĝa proceduro, post demando de atestantoj la juĝejo donos finofaran juĝdecidon," diris Lin Gang.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments