El Popola Ĉinio>头条新闻>

Serĉado de MH370 trafis malfacilon

| 2014-04-15
Bookmark and Share


Iama satelita bildo publikigita de Aŭstralio  

 

    La 13-a de aprilo estas la 37-a tago por la serĉado de la aviadilo MH370. Tiutage multaj amaskomunikiloj divenis kun pesimismo, ke eble la nigra kesteto jam tute elĉerpis sian elektron.

 

    Ekde la 8-a de aprilo, post kiam oni ricevis la radian pafon de la nigra kesteto, neniu nova kredinda signo estis trovita. Usona respondeculo pri regado de la sondilo por serĉi la skatolon diris en la 12-a de la kuranta monato, ke oni haltigos la sondilan serĉadon se neniu nova signo troviĝos en venontaj kelkaj tagoj. En la 13-a la Aŭstralia Buroo por Surmaraj Aferoj reprojektis la regionon por serĉi la aviadilajn restaĵojn, la areo kovras ĉirkaŭ 57 mil kvadratajn kilometrojn kaj estas pli vasta ol tiu en la pasinta tago. La 13-an de aprilo la brita ĵurnalo Independent diris: "La nigra kesteto falis en silenton, tio signifas, ke nur senhoma navigilo povas fari la serĉadon iom post iom en la submara malhelo kiu kovras pli ol 50 milojn da kvadrataj kilometroj."

 

    Estas rimarkinda ankaŭ, ke la rearanĝita regiono de Aŭstralio estas preskaŭ ne koincida kun la antaŭa, plejparto da lokoj estas ne tuŝita en la serĉa laboro komencita en la 18-a de marto.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments