La unikeco de Esperanto - Intervjuo al Davide Astori
de Pietro Fiocchi
Davide Astori estas itala esperantisto kaj lingvisto aparte aktiva kaj daŭre proponanta kaj realiganta kulturajn projektojn, kiuj emas al pliboniĝo de la homa interkompreno.
Kelkaj informoj pri Davide Astori
Magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU – Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, post instruado de la lingvo rumana, lingvo kaj kulturo hebrea, lingvo araba kaj sanskrito estas, ekde decembro 2006, esploristo ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo. Liaj ĉefaj interesoj: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, socilingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj, interlingvistiko kaj esperantologio.
Ekde 1999 li prelegis (nur pri temoj ligataj al Esperanto) pli ol 40 fojojn, en sektoraj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Jam konsiliano de IJF kaj nun estrarano de FEI, li estas la organizanto de la Premio "Canuto" por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj, kaj li sekvis dum la lastaj tri jaroj, kiel referanto, kvin doktorigajn tezojn pri temoj rilataj al interlingvistiko kaj Esperanto.
Li gajnis la (unuan) Premion "Luigi Minnaja" de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011 kun la eseo pri la temo: "La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per Esperanto kaj homaranismo".
Davide Astori (maldekstre) kun Gabriele Iannaccaro, fama socilingvisto, dum la prezentado de la Premio "Canuto" |
Jen iuj prikonsideroj de profesoro Astori.
Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?
Ĉi-jare estas 20 jarojn. Sekve de la scivolemo, kiu naskiĝis en mi post kiam mi vidis la vitrinon de la Parma Esperanto-grupo, fascinis min ekde la komenco la lingvaj aspektoj kaj ankaŭ la granda mondo de pripensadoj rilataj al la "interna ideo" kaj la "Homaranismo", kelkfoje ne tiom konata eĉ al la esperantistoj mem.
Post longa sperto en Esperantujo, kiajn kulturajn/lingvistikajn projektojn vi ŝatus nun realigi?
Unue mi ŝatus pliigi la "modelon Canuto", derivita de la premio por doktoraj disertacioj pri Interlingvistiko kaj Esperantologio (ĝi estis starigita kun la intenco valorigi la plej bonan disertacion dediĉita al tiuj specifaj temoj), kiun mi organizas ja por 5 jaroj ĉe mia universitato kaj eksporti ĝin al la cetera Italio kaj al la mondo, ĉien ajn kie universitatoj pretas por akcepti ĝin, adaptante ĝin al lokaj bezonoj.
Krome mi volus ekspluati la grandan riĉecon de la zamenhofa pripensado rilate la "Ponto-religion", tre aktuala nuntempe, kiu laŭ mia opinio estas la plej altvalora posedaĵo de la Esperanto-movado kiel donaco al la mondo.
Mi opinias, ke estus esenca por la Movado internacie, laboro por la specifa terminaro de lingvistiko: 2016 estos la centjariĝo de la apero de la kurso de Saussure (fama svisa lingvisto), kaj ekipi la interlingvistojn Esperanto-parolantajn per 'fakvortaro' specifa pri la disciplino estus donaci al ili absolute necesan sciencan ilon.
Ene de la riĉiĝo de la enhavoj (nepra por la vivo de la lingvo kaj ĝia komunumo), mi daŭrigos - tio estas la spirito, ekzemple, de "Esperantaĵoj. Dek ses itineroj esperantologi-interlingvistike", kolekto de miaj studoj en progreso - la redaktadon en Esperanto de sciencaj materialoj en mia kampo.
Kiamaniere kaj kial lingvo iĝas internacia?
Estas ĉiam aktuala, laŭ mia opinio, la provoko de la granda lingvisto Max Weinreich, kiu en 1945 asertis: "Al shprakh iz a diyalekt mit an Armey a flot", lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto. Tiele li argumentis la evidentecon, ke la lingvo estas ne nur kultura afero sed ankaŭ sociala, politika. Mi emus relanĉi dirante ke, ju pli grandaj estas armeo kaj floto, des pli lingvo riskas fariĝi internacia.
Ĉu lingvo povas vere esti neŭtrala?
Lingvo estas ilo, do pro tio estas neŭtralaj eble homoj, ne lingvoj. Esperanto, ekzemple, estis adoptita en 1962 en Usono, de la "armea departemento" kiel "lingvo de la agresanto" ene de milita trejnado, aŭ en Japanio, kie Esperanto trovis la simpation de Radikala naciisto Kita Ikki (1883-1937) kaj de lia projekto pri "Imperia pontolingvo".
Kian rolon sukcese povus havi nuntempe EO? Ĉu por kultura interŝanĝo, ĉu por diskonigo de la scienco, ĉu por simplaj interpersonaj rilatoj?
La unikeco de Esperanto kompare al aliaj lingvoj de la mondo estas la socia eksperimento, kiun oni strukturis ĉirkaŭ ĝi: la valoroj de frateco, justeco, respekto por aliuloj, riĉiĝo en la rilatoj, kiel la akcepto de la aliulo ne kiel malsama sed kiel komplementa (ĉiuj tiuj valoroj, ke la esprimo "interna ideo" sintezas kaj kiujn la nuntempa mondo bezonas por ne finiĝi malbone kiel nun okazas) estas enkarniĝinta en reala socio, la Movado, kiu povas esti reala atestanto de alia maniero por vivi.
Cetere, se mi ne opinius, ke Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj la aliaj (eĉ se pozitiva, antaŭjuĝo restas ĉiam kaj ĉiukaze antaŭjuĝo) mi estus la unua, kiu negus al li la rajton esti akceptita en kaj por si.
De maldekstre Davide Astori, Sandro Cavirani, vicrektoro pri la internaciaj rilatoj de la Parma Universitato, kaj Gabriele Iannaccaro diskutas dum la Premio "Canuto" |
Kian propedeŭtikan valoron povus havi EO por la gestudentoj?
El la vidpunkto de iu atenta lingvistika pripensado, Esperanto proponas sin kiel bonegan okazon por mediti pri la profunda strukturo de la idiomo, ĝuste pro ĝia surfaca strukturo tute specife planita, kiu permesas al vi ekvidi kun granda tujeco la logikajn funkciojn subkuŝantajn al la morfo-sintaksa plano de ĉiu lingvo.
Ĉu vi opinias, ke EO iam ajn estos serioze konsiderita de la eŭropaj institucioj kiel labora lingvo?
Vole-nevole, la eŭropanoj devos levi la demandon pri kiu lingvo taŭgos por la kontinento. Kaj la debato ne havos, mi timas, kiel estus bone, karakteron idealan, kulturan, sed pure ekonomian. Sufiĉos pensi kiom kostas la sistemo de tradukado kaj interpretado, kiel montrita per la freŝdataj studoj de Michele Gazzola, disĉiplo de la fama François Grin, kiu jam en 2005 (per lia fundamenta eseo "L`enseignement des langues étrangères comme politique publique" – "La instruado de eksterlandaj lingvoj kiel publika politiko") indikis, inter la eblaj scenejoj en Eŭropo, ankaŭ Esperanton kiel komunan lingvon.
Ĉu EO, krom kelkaj feliĉaj verdaj oazoj en Azio kaj Brazilo, sukcesos precipe en Eŭropo aŭ vi kredas ke ĝia potencialo povus tutmonde grandskale iĝi interkomunikilo?
Mi timas, ke tro ofte esperantistoj respondas al ĉi tiu tipo de demandoj postkurante deziron ol kiel rezulto de analizo plenumita. Mi ne kredas, ke mi havas sufiĉe da datumoj por skizi scenejon, kaj la faktoj de la lingvo (kaj de la homaro ĝenerale) estas malfacile antaŭvideblaj.
Mi certas, ke se oni koncentriĝas en Eŭropo, kiu komenciĝas hodiaŭ - sekve de la granda komunikad-problemo kiu hantas - fariĝi sentema al demando pri komuna lingvo, tio ne damaĝos tiujn, kiuj (kun granda antaŭvidemo aŭ eble pro presbiopeco) daŭre travidas ie malproksime la finan venkon.
Laŭ iu projekto, devus aperi en Chengdu la Ĉina Esperanto-Universitato, kie diversaj fakoj, precipe lingvistikaj, estos instruitaj en EO de profesoroj el la tuta mondo. Ĉu vi havas proponojn?
Ĉinio estas, antaŭ ol vasta lando, granda ŝtato: la ideo, ke unu el ĝiaj universitatoj zorgos pri diskonigado de scienco per la internacia lingvo igas min feliĉa. Mi estas konvinkita, ke la defio de Esperanto ne estu nur, kiel ĝi estas do por ĉiuj lingvoj, "kiel diri", sed "kion diri": plivastigi la fakajn enhavojn de la lingvistiko, kiel mi menciis supre, ĝi devus esti, laŭ mia opinio, unu el la ĉefaj celoj de la hodiaŭj esperantistoj.
Mia espero (kiu estas propono al lingvistoj, antaŭ ol al la ĉina universitato, kiu jam malavare sin engaĝos en tiu projekto), estas ke Chengdu pli kaj pli fariĝos kuniga centro de fakuloj, kiuj per la ilo (Esperanto), produktos kaj distribuos scion.