El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tradicia Akvo-verŝa Festo okazis en Xishuangbanna, Ĉinio

| 2014-04-14
Bookmark and Share


Leviĝas Kongming-lanternoj ĉe la rivero Lancang, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.  

 

    La 13-a de aprilo estas la 1 376-a tradicia novjara tago laŭ la Taj-nacia kalendaro, okazis tiutage la Akvo-verŝa Festo en la Xishuangbanna-a Taj-Nacia Aŭtonoma Gubernio de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Dum la festaj tagoj, oni okazigas drakboatan konkurson, levigas Kongming-lanternojn kaj verŝas akvon al aliaj.

 

    La Akvo-verŝa Festo estas la plej grava festo de Taj-nacio, unu el la 56 nacioj de Ĉinio, kaj same la plej vaste konata festo kun plej multaj partoprenantoj inter la lokaj nacimalplimultoj. Krom la menciitaj programoj, en la festo la gejunuloj de Taj-nacio havas ankaŭ gravan ludon: ĵeti kolorajn saketojn sur vaka tereno en arbaro. La saketoj estas faritaj el belaj kolortoloj, interne plenas de koton-paperetoj kaj kotonaj semoj. Sur la kvar piedoj kaj meze de la saketo estas kudrile pendigitaj kolorkvastoj. La saketoj estas signo de amo. La gejunuloj konatiĝas unu kun alia kaj amiĝas unu al alia per ĵeto kaj akcepto de la saketoj.

 

    La Akvo-verŝa Festo okazas meze de aprilo, ĝi daŭras normale de 3 ĝis 7 tagoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments