El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang interparolis kun la laosa ĉefministro

| 2014-04-10
Bookmark and Share


Dum la interparolo inter Li Keqiang kaj Thongsing

 

    La 8-an de aprilo interparolis ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj laosa ĉefministro Thongsing Thammavong en la urbo Sanya de la provinco Hainan en suda Ĉinio. La du flankoj atingis novan interkonsenton por antaŭenpuŝi la strategian kunlaboran partnerecon.

 

    Li Keqiang esprimis, ke la ĉina-laosa fervojo estas gravaĵo el la grandaj laboroj de la du landoj; Ĉinio volas kune kun Laoso lanĉi intertraktadon pri la fervoja interkonsento inter la dulandaj registaroj kaj peni pli frue subskribi ĝin, por fari bonan fundamenton por la venontaj kunlaboroj.

 

    Thongsing esprimis, ke disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso aldonas profiton al la dulandaj popoloj. Laoso dankas Ĉinion pro ĝiaj ĉiamaj helpo kaj subteno. Nun Laoso klopodas por siaj reformo kaj malfermo, kaj volas kapti la ŝancon donitan de Ĉinio, interŝanĝi spertojn por administri la registaron, kunlabori en diversaj kampoj, kaj antaŭenpuŝi la fervojan interkonsenton, por la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono.

 

    Post interparolo, la du landoj subskribis kunlaboran interkonsenton pri financo kaj aliaj kampoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments