El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la konferenco de la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2014

| 2014-04-10
Bookmark and Share


La sidejo de la Bo'ao-a Forumo de Azio  

 

    La 8-an de aprilo inaŭguriĝis en Bo'ao, Hainan de Ĉinio, la konferenco de la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2014 kun la temo "Nova estonteco de Azio: serĉi kaj ellasi novan movforton por disvolvo". La konferencon ĉeestis ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj 9 fremdlandaj gvidantoj. Sub la fono, ke malrapidiĝas la kreska rapideco de ĉefaj novaj ekonomiaj unuoj de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, kiel fortigi ekonomian kunlaboron kaj ĝian integriĝon fariĝos unu el la ĉefaj zorgoj de la ĉeestantoj de la ĉi-foja forumo.

 

    Laŭ konigo de Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la Bo'ao-a Forumo de Azio, la ekonomia sumo de Azio konsistigas 30% de tiu de la mondo. En la estonteco la Bo'ao-a Forumo de Azio plu bone starigos la servan platformon por akceli kunlaborojn inter la novaj ekonomiaj unuoj, grandigos atenton al la kunlaboroj inter la novaj ekonomiaj unuoj kaj al ilia disvolvado por kune antaŭenpuŝi kunlaborojn inter la landoj kun novaj ekonomiaj unuoj kaj levi la lokon de la novaj ekonomiaj unuoj sur la internacian scenejon kaj ilian rajton por paroli en la internacia scenejo.

 

    La ĉina ideo pri konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj tiu de la surmara Silka Vojo en la 21-a jarcento sendube estas la plej nova brilo-punkto de la ekonomia kunlaboro de Azio.

 

    Dum la ĉi-foja forumo okazos kunsido pri ekonomia kunlaboro sur la Silka Vojo. Registaraj gravuloj de la landoj ĉe la Silka Vojo kaj rilataj respondeculoj ĉeestos la kunvenon kaj diskutos pri la perspektivo de la ekonomia kunlaboro laŭ la Silka Vojo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments