Diurne servas la librovendejo Sanlian
Frumatenaj legantoj en la librovendejo
La lumoplena librovendejo Sanlian
La 8an de aprilo la librovendejo Sanlian Taofen en Pekino komencis diurnan provservon, kaj pekinaj legantoj povas tie havi "profund-noktan legoĉambron".
Vesperiĝis je la duono post la 20a horo. Antaŭe je tiu horo la laborantoj en la librovendejo preparis sin por hejmenreveni, tamen nun en la librovendejo pleniĝas lumo. De la 21a horo ĝis la 23a horo kaj 38 minutoj la nokta enspezo de la librovendejo kalkuliĝas al 6 170 juanoj. En libera spaco troviĝis skribotabloj kaj lampoj. Iuj legis sub la lampo, kaj aliaj aĉetis librojn post sia laboro.
La librovendejo estas vaste konata de legantoj, kaj ĝi fariĝis la unua librovendejo en Pekino, kiu diurne funkcias.
(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)