El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de tradiciaj ĉinaj novjaraj bildoj en Yizheng

| 2014-04-08
Bookmark and Share


Apreco de tradiciaj ĉinaj novjaraj bildoj  

 


Tradicia ĉina novjara bildo  

 

    La 7an de aprilo en Yizheng, Jiangsu-provinco, inaŭguriĝis la ekspozicio de tradiciaj ĉinaj novjaraj bildoj kunaranĝita de la Nankina Biblioteko kaj la Yizheng-a Biblioteko. Ĝi estas unu el la aktivaĵoj por disvastigo de la tradicia ĉina kulturo en la urbo Yizheng, kaj antaŭ tio tie jam okazis ekspozicio de tradiciaj ĉinaj amuzaj bildoj.

 

    Novjara bildo estas popola artaĵo de Ĉinio. De antikveco ĝi estis ne nur bunta ornamaĵo dum la novjaraj ferioj, sed ankaŭ vehiklo kaj ilo por kultura interŝanĝo, morala eduko, disvastigo de estetiko kaj kredo-kontinuigo. Novjara bildo pri aktualaĵoj ankaŭ estas propagandilo ŝatata de la ĉina popolo. En Ĉinio la novjara bildo estas rigardata kiel popola artaĵo komparebla kun enciklopedio. Malnovaj novjaraj bildoj bone prezentas vivpanoramon de la ĉina popolo.

 

    La bildoj en la ekspozicio estas elektitaj el kelkcent novjaraj bildoj de la Nankina Biblioteko. Ili plejparte spegulas la enhavojn kaj karakteraĵojn de bonŝanca kulturo en la tradiciaj ĉinaj novjaraj bildoj, kaj sentigas al vizitantoj plezuron, feliĉon, pacon kaj ĝojon el la tradicia ĉina kulturo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments