El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj ALSA inaŭguriĝis en Pekino

| 2014-04-08
Bookmark and Share


Liu Yandong parolas en la inaŭguro de la Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj ALSA.

 

    La 7-an de aprilo inaŭguriĝis en Pekino la Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA). Ĝian inaŭguran ceremonion ĉeestis Liu Yandong, ĉina vicĉefministro, kaj Nyan Tun, laŭvice deĵoranta prezidanto de ALSA kaj vicprezidento de Birmo.

 

    Liu Yandong diris en sia parolo, ke en la komenco de la duaj dek jaroj de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj ALSA, la nova vojaĝo de la bonaj rilatoj inter la du flankoj komencita per dialogoj de kulturo havas gravan kaj profundan signifon. Ĉinio volontas preni kulturon kiel ligilon, penadi kune kun ALSA por profundigi interŝanĝojn en kulturo kaj eduko, rami popolan volon kaj socian bazon por amika kunlaboro kaj kune pentri belan pejzaĝon pri kunlaboro kaj komuna gajno.

 

    Antaŭ la inaŭguro en Pekino Liu Yandong intervidiĝis kun Nyan Tun, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la inaŭguron de la Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj ALSA.

 

    Nyan Tun dankas Ĉinion pro ĝia zorga aranĝo por la Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj ALSA. Li diris, ke Birmo bone ludos la rolon de laŭvice deĵoranta prezidanto-lando de ALSA kaj plue progresigos la strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj ALSA.

 

    Sendis al la inaŭguro gratulajn mesaĝojn Li Keqiang, ĉina ĉefministro, Thein Sein, prezidento de Birmo kiel la deĵoranta prezidanto-lando, kaj Yingluck Shinawatra, ĉefministro de Tajlando kiel la kunordiga lando de la rilatoj inter Ĉinio kaj ALSA.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments