El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio urĝas, ke Usono ĉesigu kuraĝigi provokajn kaj aventurajn agadojn de rilata lando ĉe la rifo Ren'ai

| 2014-04-03
Bookmark and Share


Hong Lei respondas demandon de raportisto.  

 

    La 1-an de aprilo Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio neniel povas side kaj indiferente rigardi ĉiun ajn provokon de Filipinoj por kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai, kaj firme defendos la justajn kaj leĝajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

 

    En la gazetara konferenco iu raportisto demandis, ke laŭ rilata raporto la 31-an de marto Marie Harf, vic-proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris, ke Ĉinio intencis malhelpi filipinan proviant-ŝipon al la rifo Ren'ai kaj la du flankoj alfrontis unu kontraŭ la alia por ĉirkaŭ du horoj. Tio estas provoka ago kaj ago kaŭzonta malstabilecon. Usono urĝas, ke Ĉinio ne faru similan aferon kaj permesu al la filipina ŝipo resti ĉe la rifo Ren'ai. Li demandis ankaŭ, kian komenton Ĉinio havas pri tio?

 

    Hong Lei respondis, ke Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon super la insularo Nansha inkluzive de la rifo Ren'ai. Ĉinio neniel povas side kaj indiferente rigardi ĉiun ajn provokon de Filipinoj por kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai, kaj firme defendos la justajn kaj leĝajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

 

    Li diris ankaŭ, ke se Filipinoj ne intencis kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai en la jaro 1999 per "grundado" de sia militŝipo ĉe la rifo kaj per postaj agadoj, nun ne estus la konflikto inter Ĉinio kaj Filipinoj kaŭzita de la afero. Filipinoj estas vera provokanto kaj fabrikanto de ĉagrenoj. Tio estas senduba.

 

    Hong Lei diris, ke Ĉinio urĝas Usonon respekti la fakton, ĉesigi publikigon de nerespondecaj diroj kaj ĉesigi kuraĝigi provokajn kaj aventurajn agadojn de la rilata lando.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments