El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis Pekina Esperanto-Filmfestivalo

| 2014-04-01
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de XIAO HUOLI

 


D-ro Rainer Kurz prezidas kaj klarigas 

 

    La 30-an de marto okazis la Pekina Esperanto-Filmfestivalo en kunvenejo de la Pekina Esperanto-Asocio, ĝin prezidis D-ro Rainer Kurz, germana esperantisto. En ĝi unue faris salutparolon Nan Youli, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, li klarigis ĉi-fojan festivalon kaj konigis al ĉiuj D-ron Rainer Kurz. Sekve Kruz prezidis la programon, dume Zhang Ping, el la Ĉina Radio Internacia, faris interpretadon por la ĉeestaj neesperantistoj. En sia parolo, Kruz diris kiel venis al li la opinio pri la filmeta konkurso de Esperanto kaj kiel li helpis la konkurson akirinte la subtenon de la Germana E-Asocio.

 


En la spektado 

 

    Unue, li volis celebri la 125-jariĝon de nia lingvo per Esperantaj filmetoj, sed li sentis ke oni ne devas neglekti la partoprenon de tiuj homoj kiuj celis disvastigi Esperanton per sia nacia lingvo, do fine la konkurso de mallongaj filmoj akceptis la enhav-Esperant-koncernajn filmetojn kvankam sen voĉo de la lingvo. Due, la festivalo estas kune aŭspiciita de lia fondaĵo kaj la Germana E-Asocio, tio donis al ĝi la forton sin daŭrigi.

 

    La festivalo en Pekino estas unu el la ĉeno de la tuta programo, Kruz celas rondiri tra Ĉinio por ke pli da ĉinaj esperantistoj havu la ŝancon ĝui, spekti kaj elekti la filmetojn plej ŝatatajn. Antaŭ kelkaj tagoj li jam vizitis la marbordan urbon Tianjin, orienta Ĉinio, kaj tie okazigis saman festivalon.

 

    Post la projekcio de la 4 filmetoj La Fina Venk', Esperanto Geedzigas, La lingvo, kiu ligas kaj Similitudes(similecoj), la ĉeestantoj faris voĉdonon. La filmeto Esperanto Geedzigas kiel la plej ŝatata mallonga filmo de pekinaj esperantistoj okupis la unuan lokon.

 

    En la kunveno oni prezentis ankaŭ la premidonitajn filmetojn de la berlina (la unua) festivalo kaj surloke donis premion al la ĉina juna esperantisto Ding Xiaosong, kiu gajnis la unuaklasan premion en la kanbera festivalo (la dua) per sia Esperanto Muzikigas Vian Vivon.

 


Dono de premia atestilo al Ding Xiaosong 

 

    La festivalo ne nur interesis multajn esperantistojn pri la filmeta farado, sed ankaŭ vekis intereson de neesperantistoj pri nia lingvo. En la nuna surreta socio, la diskoniga maniero inkludas ne nur tiujn tradiciajn rimedojn, multaj homoj, precipe la gejunuloj, emas uzi fotilojn aŭ poŝtelefonojn fari videaĵojn por sin amuzi. Tio certe estas ankaŭ prenebla por esperantistoj, kaj tio eble multe helpos la dissemon de nia verda stelo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments