El Popola Ĉinio>头条新闻>

Geedzoj en pli ol 80 jaroj finis Maratonon

| 2014-04-01
Bookmark and Share


88-jara Zhang Liangyou kaj lia 82-jara edzino Shang Dian'e dum la Maratono

 

    La 30-an de marto okazis Maratono en Henan-provinco, inter la kurantoj troviĝis du maljunuloj: 88-jara Zhang Liangyou kaj lia 82-jara edzino Shang Dian'e.

 

    Iliaj filoj kaj aliaj familianoj venis por doni subtenon. Laŭ la filo, kvankam jam aĝas 88 jaroj, sinjoro Zhang ankoraŭ partoprenis en ĉiu Maratono okazinta en Ĉinio. Sed pro aĝo, li konsentis foriri el Maratono post la ĉifoja konkurso.

 

    "Mi jam en 5 jaroj partoprenis en la Maratono de Zhengzhou ĝis Kaifeng -- la du urboj de Henan-provinco, kaj mi ĉiam kuris duonon. Sed ĉifoje, mi volas fini la tutan Maratonon." Zhang diris antaŭ la konkurso. Poste, en la sama tago Zhang kaj lia edzino per la rezulto de 7 horoj kaj 3 minutoj atingis la finan linion. Ili fariĝis la plej aĝaj geedzoj, kiuj partoprenis en Maratono.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments