El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun belga reĝo

| 2014-03-31
Bookmark and Share


Philippe Leopold Louis Marie honoras Xi Jinping per ordeno kaj atestilo de Leopold. 

 


Xi Jinping kaj lia edzino kun Philippe Leopold Louis Marie senvualas la grandpandan ĝardenon.  

 

    La 30-an de marto en Bruselo, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun belga reĝo Philippe Leopold Louis Marie. Antaŭ la renkontiĝo la reĝo okazigis solenan ceremonion por bonvenigi lin.

 

    Xi Jinping diris, ke Belgio kiel koro de la Eŭropa Unio, kies ĉef-stabejo sidas en la lando, estas grava kunlabora partnero de Ĉinio. Estas por la unua fojo, ke Xi vizitis Belgion kaj la ĉef-stabejo de EU, de kiam li fariĝis ĉina ŝtata prezidanto. Li esprimis, ke la ĉifoja vizito povas antaŭenpuŝi la interrilatojn de Ĉinio kaj Belgio, Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    Philippe Leopold Louis Marie diris, ke Xi Jinping estas la unua alilanda suvereno, faranta ŝtataferan viziton al Belgio, kiun li akceptis post sia enoficiĝo kiel la reĝo. La reĝa familio kaj la registaro de Belgio kontinue persistas en la politiko pri la amikeco inter la du landoj kaj volas ludi unikan rolon por akceli la rilatojn inter EU kaj Ĉinio. La reĝo Philippe Leopold Louis Marie honoris Xi Jinping per ordeno kaj atestilo de Leopold.

 

    En la sama tago Xi Jinping prezentis florkorbojn antaŭ la tombon de anonimaj soldatoj kaj kune kun Philippe Leopold Louis Marie ĉeestis malferman ceremonion de la grandpanda ĝardeno de la belga zoologia ĝardeno Pairi.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments