El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazos festivalo pri Esperanta mallonga filmo en Pekino

| 2014-03-28
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de Rainer Kurz kun la laborantoj de El Popola Ĉinio
 

 

    La 28-an de marto D-ro Rainer Kurz, germana esperantisto (Estrarano de Germana Esperanto Asocio, Estrarano de FAME-fondaĵo, Estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) kaj Fondisto de Rainer Kurz Fondaĵo por la subteno de Esperanto) vizitis oficejojn de El Popola Ĉinio. Post 2 tagoj, en la 30-a de marto, li prezidos la festivalon pri Esperanta mallonga filmo en Pekino.

 

    D-ro Rainer Kurz kiel ĉefa rolo organizis la konkurson de mallongaj filmoj "Konkurso per mallongaj filmoj: Esperanto 125-jara" kadre de la Germana Esperanto-Asocio kaj okazigis sekvan konkurson en Kanbera, Aŭstralio. La festivalo okazos en la kunvenejo de la Pekina Esperanto-Asocio en kiu la partoprenantoj (ne nur esperantistoj) faros voĉdonon al 4 mallongaj filmoj (titolitaj: La Fina Venk', Esperanto Geedzigas, La lingvo, kiu ligas kaj Similitudes(similecoj)) post spektado, kaj sekve ili ĝuos 4 aliajn filmetojn premiitajn en la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo inkluzive de ĉina premigajnanto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments