Svisa esperantisto Dieter Rooke vizitis Esperanto-Muzeon kaj Esperanto-Arbaron en Zaozhuang de orienta Ĉinio

Donaco de libroj al Esperanto-Muzeo 
Plantado de arbo en Esperanto-Arbaro 
Komuna fotiĝo kun la estro de la arbaro 
Komuna fotiĝo de esperantistoj kun estraranoj de la kompanio
Svisa esperantisto Dieter Rooke kaj lia ĉina edzino Liu Jun vizitis Esperanto-Muzeon kaj Esperanto-Arbaron en Zaozhuang de orienta Ĉinio en la 21-a kaj 22-a de marto 2014. Dum la vizitado Dieter Rooke donacis al la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato tri librojn, inter kiuj troviĝas la libro "Kapitalo". En Esperanto-Arbaro li kaj lia edzino plantis arbon. Poste ili vizitis Kompanion pri Maŝino-fabrikado Dongda, kiun entreprenas esperantisto.
Redaktoro: Niu Xueqin
No Comments


