El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malajzio anoncis kraŝon de la aviadilo MH370

| 2014-03-26
Bookmark and Share


La malajzia ĉefministro anoncas la informon en amaskomunikila konferenco.  

 

    Vespere de la 24-a de marto, malajzia ĉefministro Najib Razak anoncis, ke la Brita Enket-Filio de Aerakcidento konkludis el la rezulto de analizo, ke la aviadilo jam kraŝis en la Sudan Hindian Oceanon.

 

    La internacia satelita organizo per nova analiza tekniko faris kalkulon pri la statistikoj kaj poste publikigos la flugan itineron de la aviadilo. Laŭ la rezulto de la enketo, ĝi flugis laŭ la suda itinero, kaj la lasta situo estis en la Suda Hindia Oceano. Najib diris, ke la situo estas tre malproksima al la tero, tial li kun profunda afliktiĝo sciigis al ĉiuj, ke la aviadilo falis en la Sudan Hindian Oceanon.

 

    La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio esprimis, ke Ĉinio tre alte atentas pri tiu ĉi afero. Ĉinio postulas, ke la malajzia registaro donu tutan informon kaj evidentecon pri la anonco. Daŭros serĉado de Ĉinio, kiu esperas, ke aliaj landoj ne ĉesos la serĉadon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments