El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Interkulturo ĉe la itala Ambasadorejo en Pekino

| 2014-03-26
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    De Napolo al Venecio estas la titolo de la libro verkita de iu ĉino, kiu vojaĝis tra Italio de la sudo ĝis la nordo kaj rakontas kiel li preparis sian ekskurson en la bela lando, kion li vidis urbon post urbo kaj donas konsilojn al ĉinoj, kiuj revas aŭ planas viziti Italion.

 

    Antaŭ kelkaj tagoj la aŭtoro mem prezentis en la ĉina sian vojaĝan libron en la Instituto pri kulturo ĉe la itala Ambasadorejo (www.iicpechino.esteri.it).

 

    La Instituto estas vigla renkontiĝloko por ĉiuj la loĝantoj en Pekino, ne nur italoj. Aparte interesaj kulturartaj eventoj tie ofte okazas, kiel literaturaj renkontiĝoj, koncertoj, projekciado de italaj famaj filmoj kaj similaj.

 


La halo de la kulturinstituto ĉe la ambasadorejo de Italio 

 

    La printempa bazaro aŭ "Maŝang Bazar!" okazis fine de februaro ĉe la sama Instituto, mi estis vere scivolema pri tio kaj decidis ĝin ĉeesti. Viziti la bazaron eblis por ĉiuj, italoj kaj ĉinoj, de la dekunua matene ĝis la tria kaj duono posttagmeze. En la halo de la Instituto laŭ la parietoj estis ĉie standoj por prezenti plurajn aferojn kulturajn kaj gastronomiajn bongustaĵojn, modaĵojn ktp. Mi interesiĝis pri kelkaj el ili.

 


La ĉina kelisto Antonio kun liaj italaj vinoj 

 

    Antonio estas ĉina kelisto kaj fakulo pri italaj vinoj. Li laboras en ĉina entrepreno, kiu importas vinojn el Italio kaj ilin vendas tra la tuta lando ĉi tie. Sur lia tablo staris diversaj boteloj de famaj vinoj el malsamaj italaj regionoj, de Sicilio ĝis la plej nordaj provincoj.

 

    Afable Antonio tuj invitis min gustumi la altvalorajn trinkaĵojn, sed bedaŭrinde mi devis rifuzi tiun ĝentilaĵon: "Mi estas tute abstemiulo!" diris mi al nekredema ĉino. Tamen scivoleme mi iom babilis kun li pri tiu vina komerco, kiu ŝajne pliiĝas sufiĉe rapide en Ĉinio. La homoj ĉi tie abunde trinkas vinon, laŭ la diro de la sperta Antonio, kaj preferas la ruĝan, "la blankan ankoraŭ ne estas tute bone komprenitan".

 


Paolo rakontas al mi pri la iniciatoj de la itala asocio How are you en Ĉinio 

 

    Iom maldekstren mi iris kaj ekvidis interesvekajn fotojn pri ĉinaj homoj kaj pejzaĝoj. "Ili estas faritaj de iu ĉina kamparano, kiu vivas en Gansu-provinco" diris al mi Paolo, italo el urbeto apud Milano loĝanta en Pekino, kie instruas tajĝjiĉjŭan-on kaj ĉjigong-on, krome li agadas en asocio pri etika turismo (etika turismo estas formo de turismo, kiu celas respekti la landon, por stimuli la ekonomion kaj valorigi la kulturon de la loko, kiun oni vizitas) en Ĉinio (www.howareyou.it).

 

    Li rakontis al mi la historion de iu kamparano, kiu jam sesdek-jara ricevis fotilon de sia filino. Post iom da tempo li fariĝis fama fotisto en la vilaĝo kaj ne nur. Paolo sciigis min, ke iuj el la kelkmil fotoj estis montritaj en sukcesa ekspozicio ĉe la itala Instituto, la publiko multe ŝatis la fotojn kaj eĉ deziris aĉeti ilin. Eble tiu sinjoro en la fora Gansu-provinco jam scias, kio estas sia ĉina revo.

 


Elena prezentas la organizon por kiu ŝi laboras kaj diskonigas ĝian agadon 

 

    Dum mi daŭrigis mian promenon, iu ĉina junulino ridetanta ĉe sia stando sin prezentis. Elena laboras en iu organizo, kiu zorgas pri homoj mense handikapitaj. La organizo plenumas ĉiutage noblan taskon: ili strebas por krei la kondiĉojn por ke tiuj homoj pri kiuj ili zorgas, povu kiel eble plej multe partopreni la ĉiutagan vivon kaj havi rolon en la komunumo.

 

    La gastoj de la organizo estas de lundo ĝis vendredo okupitaj en laboraj grupoj, kie ili lernas diversajn metiojn. Kukarto, kreado de simplajn metalajn juvelojn, desegnado de bildoj, kalendaretoj aŭ poŝtkartoj estas iuj el la agoj en la organizo. Ofte ĉio fariĝas materialo por ekspozicioj kaj vendado. Ili aktivas en Pekino kaj en multaj aliaj ĉinaj urboj.

 

    Elena estis tie por diskonigi la gravan socian engaĝon de la organizo, kie ŝi sindoneme laboras, kaj por klopodi vendi brakringojn, kolieretojn kaj aliajn manfaritajn aĵojn.

 


Mi kun iuj de la stilistoj de la modentrepreno Principle M 

 

    Tute apude mi konatiĝis kun la reprezentantoj de alia entrepreno, eble iom malpli grandanima, tamen ankaŭ mirinda. Unu ĉina tajloro kaj du estetikfakulinoj, ĉinino kaj svedino, enkondukis min en realon, kiu estas unu el la ekzemploj de ĉina revo por eksterlandanoj. Iam iu usonano kaj iu nederlandano, junaj modentreprenistoj, konatiĝis en la suda Ĉinio, kie ili estis serĉantaj novajn ŝancojn. Post ne longe ili fondis sukcesan internacian modbutikon en Pekino kaj ŝajne planas same fari en aliaj ĉinaj urboj.

 


Tajloraĵoj de Principle M 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments