Esperanto-agado ĉe la Pekina Lingva Universitato
de Pietro Fiocchi
Trinku kaj lernu
Kvankam mi ne havas sperton kiel instruisto de Esperanto mi ĉiam pretas helpi tiujn, kiuj estas ankoraŭ en la komenca periodo de la lernado. Finfine la Plena Gramatiko de Esperanto verkita de la hungara esperantisto Kalocsay Kálmán kuŝas apud mia lito kaj mi ĝin konsultas konstante, kvazaŭ ĝi estu libro por la preĝoj matenaj kaj vesperaj.
Krome kiam mi klopodas klarigi al iu ĉina komencanto ion pri la gramatiko, mi konscias, ke mi mem progresas kaj plimulte komprenas, kiujn malfacilaĵojn havas ĝenerale la azianoj eklernantaj E-on.
Pasintsabaton posttagmeze mi renkontiĝis kiel kutime kun iuj geamikoj ĉe la kafejo de la universitato. Juana, Espero kaj Lisa estas junaj esperantistoj, kiuj havas sinceran intereson pri EO kaj dilegente ĝin lernadas. Mi memoras, ke kiam mi alvenis al Pekino Juana kapablis diri "Saluton, kiel vi fartas? Mi lernas E-on, mi estas komencanto" kaj aliajn simplajn frazetojn.
Ĉe la kafejo de la univesitato ni babilas kaj lernas Esperanton. |
Nun ni kutimas interparoleti Esperante. Ŝi komprenas fakte ĉion kaj povas sufiĉe bone respondi per kompletaj frazoj. Kion pli ol io ajn mi admiras ĉe ŝi estas ŝia konstanta entuziasmo por nia bela internacia lingvo.
"Pietro, Lisa kaj mi volas ree ekzameniĝi kaj trapasi la KERan ekzameno je nivelo B2, bonvolu helpi nin" diris al mi Juana. Ŝi kaj Lisa jam antaŭ nur kelkaj monatoj sukcese ekzameniĝis je nivelo B1 en Zaozhuang, dum la 10-a Ĉina Esperanto-Kongreso. En Majo okazos la Tutmonda Ekzamentago: la du esperantistinoj jam kandidatiĝis.
Ĉiusabate matene Lisa, Juana kaj Espero sekvas kurson de Esperanto dum du horoj. Nun atendante la ekzamentagon, post tagmanĝo daŭre lernas, legas, faras ekzercetojn pri gramatiko. Mi eksciis antaŭ ne longe, ke Lisa eĉ komencis instrui al junaj komencantoj en sia urbo Tianjin, tute apud al Pekino.
Tiun sabaton ni trinkadis teon, multe babilis pri ĉio dum kelkaj horoj, tamen ni ne perdis okazon por iomete revizii kelkajn gramatikajn aspektojn de la lingvo, esprimmanierojn ktp. Ili fariĝas pli kaj pli scivolemaj pri la multaj interesaj EO-kongresoj eksterlande, kie ili povus konkrete sperti Esperantujon.
Briketon post briketo esperantistoj kreskas.
Profesoro Li Weilun ekinstruis en nova Esperanto-kurso
Semestron post semestro profesoro Li Weilun ekinstruas E-on al gestudentoj en la Pekina Lingva Universitato. Kelkfoje li konfesis al mi, ke la plimulto de la gejunuloj lernas la lingvon nur por akiri poentojn kaj post la kurso ofte ne daŭrigas la lernadon kaj ĉion forgesas. Tamen li ankaŭ certas, ke en ĉiu klaso povas esti unu aŭ du potencialaj esperantistoj kaj tio jam sufiĉas por daŭrigi senlace la instruadon.
Profesoro Li Weilun instruas E-on al komencantoj. |
Juana estas unu el ili, "ŝi estas mia fiero" foje diras al mi la profesoro kaj "vi estas mia ekzemplo", mi pensis senparole antaŭ tiu elstara docento.
Pasintdimanĉe akompanata de mia amiko Carlos mi partoprenis la duan lecionon de la nova kurso por komencantoj kaj kiel eble plej multe mi sekve partoprenos la kurson, ĉar mi deziras akiri metodon por instrui E-on al azianoj.
Dum paŭzo Profesoro Li Weilun klarigas ion al la sudentinoj Juana kaj Eĥo. |
Dum tri horoj profesoro Li klarigis simple kaj efike multajn el la bazaj gramatikaj reguloj, t.e. la vortradikojn, kiuj iĝas adjektivoj, substantivoj, verboj aŭ adverboj depende de la fina vokalo, la afikssistemon kaj la aglutinan econ de la internacia lingvo.
Li faris tion atentigante la gelernantojn, ĉinaj kaj alilandaj, pri la malsamaj lingvaj devenoj de la vortoj en Esperanto, tradukante la saman vorton aŭ esprimon en la germanan, la francan, la hispanan, la rusan, eĉ en la italan, kiun li antaŭ kelkaj monatoj komencis studi. Fakte ĝi estis aparte interesa leciono pri interlingvistiko kaj kompara lingvistiko, bonega mensa ekzerco.
Post leciono ni kune vespermanĝas. De maldekstre la brazila sciencisto kaj esperantisto Karlos, Profesoro Li Weilun, mi, Eĥo kaj Juana |
Ĉar Carlos dum la leciono flustris ion mirindan al mi, mi demandis konfirmon al profesoro Li: "Ĉu vere vi fondos novan Esperanto-universitaton en Chengdu?", li jesis kaj aldonis: "Mi jam akiris la necesajn permesojn, ĝi estos preta post tri jaroj pli malpli, ĉu vi ŝatus tie instrui?".