Persikarboj en mia korto
de Pietro Fiocchi
Alvenis printempo kaj kunportis surprizojn. Iun tagon frumatene elirante de mia domo en la korton mi ekvidis antaŭ mi florplenajn persikarbojn blankajn kaj rozajn, kiuj tuj mirigis min. Mi neniam pensis, ke en mia korteto povis esti tiom da belaj arboj.
Persikarboj antaŭ la pordo de mia domo |
Kiam mi ekloĝis tie antaŭ unu jaro pli malpli, tiu korto estis kvazaŭ konstruejo por renovigi la domon. Tiam mi apenaŭ povis ekrimarki, ke tie estas verda oazo.
Kiam post du monatoj la laboristoj foriris kaj kune kun ili malaperis la skafaldoj, mi certe vidis, ke tie estas arboj, plantoj, eĉ kelkaj legomoj plantitaj de la loĝantoj, tamen ĉiuj sekaj kaj senfoliaj, ĉar la somera varmego forigis preskaŭ ĉion verdan. Poste sin sekvis mallonga aŭtuno kaj frostega venta vintro. Dum longa tempo elirante kaj enirante mian domon mi trairis indiferenta la korton.
Blanka persikarbo |
Tiumatene tute ne atenditaj tiuj floretoj fajrerantaj sub la printempa suno mirigis min. Mi ravita observis ilin dum iom da tempo, sufiĉe longe. "Tre belaj, ĉu ne?" diris iu pasanto, kiu tiele vekis min de la kontemplo.
Ekde tiam jam pasis kelkaj semajnoj, la persikarbojn ankoraŭ plene florantajn mi admiradas tagon post tago, kiam matene mi hastas al EPĈ kaj hejmenrevenas vespere, tage kaj nokte, ili staras tie kvazaŭ memorando: beleco estas ĉie!
Roza persikarbeto |