El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina aerarmeo komencis serĉadon en Perth

| 2014-03-25
Bookmark and Share


Du ĉinaj aviadiloj atendas ordonon en la aŭstralia aerarmea bazo en Pierce 

 

    Je la 3-a horo kaj 13 minutoj de la 24-a de marto laŭ la pekina tempo la transporta aviadilo IL-76 de la ĉina aerarmeo ekflugis de la aŭstralia aerarmea bazo en Pierce por partopreni en serĉado de la aviadilo MH370.

 

    Laŭ plano de Ĉinio kaj Aŭstralio, du transportaj aviadiloj IL-76 de Ĉinio sinsekve flugos de la bazo en Pierce al la internacia flughaveno en Perth kaj tie ricevinte benzinon ili flugos al la Hindia Oceano por fari serĉadon super la marareo, kie ĉina kaj aŭstralia satelitoj trovis flosaĵojn, kiuj probable estas vrakoj de la perdiĝinta aviadilo MH370. La du aviadiloj liveros rilatajn informojn al la ĉinaj ŝipoj, kiuj faras surmaran serĉadon.

 

    Laŭ informo el la komandejo de la ĉina aerarmeo ĉeloke de la serĉado, la sekvanta serĉado alvizaĝos grandajn malfacilojn kaŭzitajn de malfavoraj faktoroj en vetero, kiaj nebulo, 2-3-metraj ondoj kaj ebla pluvo. Post atingo de la difinita marareo la aviadilo faros serĉadon je ĉirkaŭ unu horo.

 

    Liu Dianjun, estro de la ĉeloka komandejo de la ĉina mararmeo, diris, ke laŭ antaŭkalkulo dum sia unuafoja serĉado la transporta aviadilo flugos 2700 kilometrojn maksimume kaj la tempo por ĝiaj iro kaj reiro estas pli ol 8 horoj. Laŭ postulo de la aŭstralia aerarmeo, dum plenumado de la serĉa tasko en ĉiu aviadilo IL-76 devas esti aŭstralia piloto por partopreni en serĉado.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments