El Popola Ĉinio>头条新闻>

Michelle Obama prelegis en la Pekina Universitato

| 2014-03-24
Bookmark and Share


Michelle Obama prelegas en la Stanford-a Centro de la Pekina Universitato. 

 

    Posttagmeze de la 20-a de marto, laŭ invito de Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, Michelle Obama, edzino de usona prezidanto Barack Obama, atingis Pekinon kaj komencis la 7-tagan viziton en Ĉinio. Matene de la 22-a de marto Michelle Obama prelegis en la Pekina Universitato. Antaŭ komenco de la prelego ŝi esprimis sian zorgon pri la perdiĝinta aviadilo de la Malajzia Aviada Kompanio.

 

    Michelle Obama diris al studentoj de la Pekina Universitato, ke ŝi iris en la universitaton pro tio, ke ŝi scias, ke la estonteco dependos de interligado de junuloj kiel ili.

 

    Michelle Obama diris, ke la usona registaro opinias, ke la programo pri lernado en fremdlando ne nur estas por liveri al studentoj ŝancon por akcepti edukadon, sed ankaŭ estas grava konsistiga parto de la usonaj politikoj pri diplomatio.

 

    Michelle Obama diris: "Mi venas el familio de salajrataj laborantoj kaj mi eĉ neniam imagis studi eksterlande. Miaj gepatroj ne vizitis universitaton. Mi koncentris min por eniri en universitaton kaj sukcese akiri diplomon por ke mi trovu laboron por sin vivteni." Ŝi diris, ke Usono esperas starigi interligadon inter homoj kun malsamaj rasoj kaj malsamaj fonoj de socio kaj ekonomio. Ĝuste pro la diverseco Usono estas tiel plena je vigleco kaj tiel potenca. La usona programo pri lernado en fremdlando spegulis al la mondo la veran spiriton de Usono.

 

    Michelle Obama emfazis la gravecon de ordinaraj civitanoj pri ilia irado al la mondo per "la nova epoko de civitana diplomatio". Ŝi esperas, ke pli multaj ĉinaj studentoj penados por lerni eksterlande por lerni de aliaj junuloj el diversaj landoj, starigi ligilon de amikeco kaj por riĉigi ilian vivon kaj la mondon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments