La Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan (II) – bazaj scioj pri la Instituto
de USUI Hiroyuki
Kaligrafaĵo de Wen Jiabao, kiu vizitis la universitaton kiel ĉina ĉefministro en 2007 |
Post la fino de la ĉinlingva salono, s-ro Takeda Ryôma, ĝenerala direktoro de la Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan afable parolis al ni pri la origino kaj la nuna stato de la institucio. Laŭ li estas dank' al la pli fruaj rilatoj kun Ĉinio, ke Ritsumeikan fariĝis la unua universitato en Japanio por fondi la Konfucean Instituton. S-ro Takeda rakontis, ke precipe utilis la antaŭaj kontaktoj en la unua duono de la 2000-aj jaroj, kiam ekfunkciis pluraj evoluhelpaj projektoj por Ĉinio sub la iniciato de la japana registaro, kiuj akcelu la ekspluatadon de la t.n. landinternaj partoj de la lando. Unu el la projektoj celis plibonigi la superan edukadon.
Kiam oni anoncis tiu ĉi priedukan projekton, Ritsumeikan proponis sian kunlaboron kaj prenis la respondecon pri la trejnado por la eduka departmento de la urbo Chongqing. Pli konkrete temis pri la preparado kaj efektivigo de trejnado por universitataj profesoroj pri la administrado de edukaj institucioj. En 2004 sukcese komenciĝis la trejnado kaj daŭras ĝis hodiaŭ kun la totala nombro de la partoprenantoj je 930 personoj. Tio pavimis la vojon por Ritsumeikan fariĝi la unua japana universitato kun la Konfucea Instituto en 2005, kiel jam skribite en la unua parto de tiu ĉi artikolo.
Kiel funkcias la Konfucea Instituto?
Mi jam sciis pli frue, ke la unua oficiala Konfucea Instituto de la tuta mondo estis fondita en novembro 2004 en Seulo, Koreio. La komenca celo de la projekto starigi la Konfuceajn Institutojn estis instrui la ĉinan lingvon al elmigrintaj ĉinoj en eksterlando, sed baldaŭ ankaŭ eksterlandanoj sen prapatra ligo al Ĉinio fariĝis ĝia celgrupo. Laŭ informo datita je la fino de 2012 ekzistas ĉirkaŭ 400 Konfuceaj Institutoj kaj preskaŭ 500 filiaj kursejoj en 104 landoj kaj regionoj. En Japanio nuntempe ekzistas 13 Konfuceaj Institutoj kaj 7 filiaj kursejoj, ĉiuj parenteze sine de privataj universitatoj. Ekzistas neniu Konfucea Instituto en japanaj ŝtataj altlernejoj.
La prizorganto de la Konfuceaj Instituoj ĉe la ĉina flanko estas Hanban aŭ la Konsilio por la Internacia Disvastigo de la Ĉina Lingvo. Hanban estas neprofitcela publika organizaĵo ligita al la Eduka Ministerio de la Ĉina Popola Respubliko. Ni scias, ke multaj aliaj landoj havas jam delonge similan institucion por la disvastigo de siaj naciaj lingvo kaj kulturo eksterlande, ekzemple la brita British Council, la franca Alliance française, la germana Goethe-Institute kaj la eble malpli konata Japana Fondaĵo.
Biblioteko de la Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan |
S-ro Takeda informis nin, ke kompare kun tiuj alilandaj ekvivalentoj la Konfucea Instituto havas okulfrapan karakterizaĵon, ke Hanban kaj loka universitato ĝin kune fondas kaj financas – kutime duonon pagas la ĉina flanko kaj alian duonon la loka. Tio estas pro la fakto, ke la ĉina registaro sola finance ne povas respondi al la rapide kreskanta bezono de la instruado de la ĉina lingvo en la mondo, s-ro Takeda klarigis. Sed foje okazas, ke la ĉina flanko pagas ĉion pro tio, ke ĝi trovas iun altlernejon strategie tre grava. Foje ankaŭ okazas, ke iu universitato pro iu kialo, ekzemple pro forta historia ligo al Ĉinio, nepre volas havi la Konfucean Instituon tiel ke ĝi pagas ĉion.
Kiam la ĉina kaj loka flankoj interkonsentas pri la starigo de la instituto, oni serĉas taŭgan partneron inter ĉinaj universitatoj. Ritsumeikan havas du partnerojn en Ĉinio: la Pekina Universitato kaj la Universitato Tongji. Tongji estas universitato en Ŝanhajo. Tiuj du universitatoj sendas instruistojn al la Konfucea Instituo ĉe Ritsumeikan. La ĉinaj universitatoj pagas la salajron kaj la sumon necesan por la vivo de siaj senditaj instruistoj, dum Ritsumeikan provizas al la instruistoj loĝejon kaj similajn helpojn.
Disvastigi la ĉinan kulturon – sed kian?
Mi starigis demandon, kies respondon multaj nuntempe volus aŭdi: ĉu la nombro de la lernantoj de la ĉina malgrandiĝis post la streĉiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio? S-ro Takeda respondis, ke tiuj kiuj lernas la ĉinan pro profesiaj kialoj (ekzemple sendotaj al Ĉinio fare de sia kompanio) daŭrigas lerni la lingvon; homoj kiuj lernas la lingvon kiel ŝatokupon (plimulto de la ĉeestantoj en la ĉinlingva salono apartenas al tiu ĉi kategorio) ankaŭ ne ĉesas okupiĝi pri ĝi; draste malmultiĝis junaj homoj, ekzemple universitataj studentoj.
S-ro Takeda analizas, ke malantaŭ tiu ŝrumpiĝo de intereso kuŝas alia, pli granda problemo, ke nuntempe Ĉinio ankoraŭ ne sukcesas prezenti modernan kulturon allogan al la monda junularo. En Ĉinio, malgraŭ la malboniĝo de la dulandaj rilatoj, la nombro de gejunuloj kiuj lernas la japanan lingvon eĉ kreskas ĉar por ili la japana kulturo estas io mojosa: ekzemple modo, bildstriaj rakontoj (mangaoj) kaj movbildaj filmoj.
Mi rememoris, ke lastatempe ĉinaj ŝtatgvidantoj ofte emfazas la neceson plifortigi "softforton" de Ĉinio. Tio verŝajne montras, ke ili estas konsciaj ankaŭ pri tiu ĉi problemo. Sed kiam temas pri kulturo, estas malfacile ŝanĝi ion per desupraj dekretoj. Necesas spontanea kultura maturiĝo, por kio estas bezonata longa tempo. La japanaj mangaoj kaj animacioj, ekzemple, bezonis kelkajn jardekojn por kapti la koron de la monda junularo. Eble io alloga al la gejunuloj de la tuta mondo jam burĝonas ankaŭ en Ĉinio, sed tion scius nur la ĉinaj gejunuloj kaj ne pliaĝuloj...
Allogaj aranĝoj– almenaŭ por ni
Almenaŭ laŭ mia edzino kaj mi la Konfucea Instituto ĉe Ristumeikan ofertas sufiĉe variajn kaj interesajn aranĝojn. Nu, ni ja devas konsenti, ke ni du estas jam sufiĉe interesitaj pri Ĉinio, pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo, ĉar mi loĝas en Ĉinio kaj mia edzino vizitas min de tempo al tempo. Krom lingvaj kursoj de diversaj niveloj, okazas ne nur prelegoj pri Ĉinio aŭ la ĉina kulturo sed ekzemple eĉ leg-rondo de ĉinaj modernaj romanoj.
La 8-a Konferenco de la Konfuceaj Institutoj en decembro 2013, en Pekino
Se mi loĝus ne en Pekino sed en Kioto, mi mem volonte partoprenus en tiuj aranĝoj. Krome estas rimarkinde, ke multaj el tiuj eventoj estas gvidataj de profesoroj de Ritsumeikan mem, kvankam ankaŭ engaĝiĝas tiuj senditaj de la partneraj ĉinaj universitatoj. Tiu ĉi riĉa repertuaro do certe montras la fekundecon kaj longan tradicion de la japana ĉinologio, kio estas fierinda afero. Oni povas diri, ke kulturaj interrilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas multege pli profundaj kompare al tiuj inter Ĉinio kaj la okcidentaj landoj.
Kiam nia restado ĉe la instituto proksimiĝis al fino, s-ro Takeda menciis, ke la Konfucea Instituto eĉ havas sian regulan "mondkongreson"! Mi multe interesiĝis pri tio, ĉar ankaŭ la esperantistaro vivas per kongresoj. Fakte temas pri ĉiujara konferenco de la Konfuceaj Institutoj de la tuta mondo. Kiam la sekvanta konferenco okazos, mi volus ĝin partopreni. Sed mi ne scias ĉu mi estos taŭga partoprenanto, ĉar supozeble oni priparolos profunde fakajn temojn pri la instruado de la ĉina lingvo, kaj ili estos por mi malfacile kompreneblaj. Sed eĉ simil-kaze, se konsideri la nunan rapidan disvastiĝon de la ĉina lingvo en la mondo, eĉ iuj eŭropanoj kiuj iam havis ĝuste tian parolturnon por la senco de "nekompreneblaĵo", ne kuraĝus diri, ke tio estas por ili "la ĥina lingvo".