La Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan (I) – senpaga ĉinlingva salono
de USUI Hiroyuki
Unu el la temoj, kiuj delonge interesas min, estas la klopodo de Ĉinio disvastigi la ĉinan lingvon en la mondo. Prospero aŭ malprospero de grandaj lingvoj nature interesas esperantistojn, eĉ se ili ne plu estas tiom forte "finvenkismaj" kiom antaŭe. Jen interesa temo ankaŭ el la vidpunkto de lingvo-sociologio aŭ lingvo-politiko. Jam antaŭ ol veni al Ĉinio mi rimarkis, ke ekfunkcias Konfuceaj Institutoj en japanaj universitatoj kiel fungoj post pluvo. Finfine, dum la lastatempa restado en Japanio mi vizitis la Konfucean Instituton ĉe la Universitato Ristumeikan en Kioto. Jen mia unua paŝo por ekkoni la disvastigon de la ĉina eksterlande.
La konstruaĵo, en kiu hejmas la Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan |
Nur post la reta kontaktiĝo kun la oficejo de la Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan, mi rimarkis, ke tiu ĉi instituto, fondita en 2005, estas la unua de sia speco en Japanio kaj la kvina en la tuta mondo. Sed tiun ĉi universitaton mi elektis simple pro tio, ke ekde novembro lastjare mia edzino vizitas ĝian ĉinlingvan salonon. Kiu ajn povas ĉeesti la salonon senpage por ekzerciĝi en konversacioj en la lingvo. Necesas nur, ke oni anoncu sin anticipe. Estas proponataj tri niveloj – elementa, meza kaj supera – kaj ĉiuj okazas de la 1-a ĝis la 2-a kaj duono posttagmeze respektive merkrede, marde kaj ĵaŭde. Kiel atendeblas de tiu tempozono, plimulto de la ĉeestantoj estas emeritoj, kiuj havas liberan tempon ankaŭ en labortagoj.
Kia universitato estas Ritsumeikan?
Mi unue klarigu pri la Universitato Ritsumeikan. La universitato estas unu el la plej prestiĝaj privataj universitatoj en Japanio. Ĝi pluportas la torĉon de duko Saionji Kinmochi, influhava politikisto de moderna Japanio, kiu fondis lernejon en Kioto kun la nomo "Ristumeikan" en 1869. La vorto Ritsumei (ĉine: Liming) estis prenita el la ĉina filozofo Mencio, kaj proksimume signifas: "efektivigi sian vivdestinon". Kvankam tiu lernejo povis ekzisti nur malpli ol unu jaron, en 1900 Nakagawa Kojûrô, kiu iam servis al Saionji kiel sekretario, starigis vesperan lernejon en Kioto kaj en 1913 faris ĝian nomon "la Universitato Ritsumeikan", ricevinte permeson de sia mastro por uzi la nomon de lia iama lernejo. Do Nakagawa estis la efektiva fondinto de Ritsumeikan.
La universitato estas konata pro sia liberalisma spirito. Antaŭ ĉio "la prafondinto" duko Saionji konsideris sian devizon "liberalismo kaj internaciismo", kaj ĝi lasis influon ankaŭ al la universitato, kiu siavice faris sian moton: "libereco kaj progresemo". Plie post la dua mondmilito la universitato alprenis la moton "paco kaj demokratio" ne laste pro la fakto, ke tiam fariĝis ĝia rektoro Suekawa Hiroshi, juristo, kiu estis unu el la viktimoj de la antaŭmilita persekuto al liberalaj profesoroj pri juro konata kiel "la afero Takigawa" el la jaro 1933. Pro tiu ĉi heredata spirito, en 1992 en la universitato estis fondita la Muzeo por Mondpaco, kiu nun estas en la sama konstruaĵo kiel la Konfucea Instituto.
En la sama loko estas ankaŭ la Muzeo por Mondpaco |
Ritsumeikan ankaŭ multe gravigas la fakton, ke ĝi situas en Azio. Pro tio en 2000 oni eĉ fondis la Azio-Pacifikan Universitaton Ristumeikan en la urbo Beppu, Kyushu, Japanio. Unu el ĝiaj celoj estas "la kreado de futuro por la regionoj de Azio kaj Pacifiko". En tiu juna universitato duono de la profesoroj estas eksterlandanoj kaj oni varbas grandan nombron da internaciaj studentoj, precipe el aziaj landoj. Antaŭ la vizito al Ritsumeikan mi supozis (kaj tio poste pruviĝis trafa), ke tiu ĉi "azia vidpunkto" de la universitato devas esti unu el la helpaj faktoroj por pionire starigi la Konfucean Instituton en ĝia sino.
Ĉinlingva salono
Marde, la 4-an de februaro, kun mia edzino mi vizitis la universitaton, kies ĉefa tereno troviĝas en la norda parto de Kioto. Nia vizit-celo estis la meznivela salono de la Konfucea Instituto. En tiu tago la salonon ĉeestis dek personoj, el kiuj kvar estis virinoj. Mi estis surprizita pro la alta lingva nivelo de la ĉeestantoj, kvankam dum la salono estis kelkaj kiuj preskaŭ ne parolis kaj restis nur aŭskultantaj. La Konfucea Instituto ĉe Ritsumeikan havas klasojn de la ĉina lingvo en Kioto, Osaka kaj Tokio, sed la salono funkcias nur en Kioto, kie estas sufiĉe da spaco por havi tian aranĝon, dum en la aliaj du urboj la universitato luas lokon kaj ne disponas pri klasĉambroj kie povus okazi similaj aranĝoj. Oni krome klarigis, ke tian salonon malfacile povus okazigi pure komercaj lingvolernejoj pelataj ĉasi profiton. Estas eble lukso, kiun oni povas ĝui nur en universitato kaj eventuale eĉ nur en Kioto.
Dum la ĉinlingva salono, kun f-ino Wu Zhengzheng antaŭ la blanka tabulo |
La celo de la salono estas ĉefe doni al la lernantoj de la pagendaj ĉinlingvaj kursoj okazon praktiki la lernitajn sciojn konversacie, kvankam, kiel jam dirite, ĉiu ajn povas ĝin ĉeesti. La salonon je ĉiu nivelo gvidas ĉinaj instruistoj. En la tago de nia vizito gvidis la salonon la juna f-ino Wu Zhengzheng, kiu estas nun magistriĝanta en la Pekina Universitato pri la instruado de la ĉina por eksterlandanoj. Surprizis min, ke ŝi interrrompis sian studadon kaj venis al Japanio kiel volontulo por havigi al si laŭeble multe da spertoj pri la instruado de la ĉina. Do por ŝi Japanio estas nova medio. Mia edzino diris, ke kontraste al f-ino Wu estas alia instruistino, kiu kutime gvidas la salonon de la elementa nivelo, kaj ŝi loĝas en Japanio jam 27 jarojn.
Surprize altnivela
En la tago de nia vizito f-ino Wu preparis leg-materialon por "varmigi" la ĉeestantojn por laŭgrade enkonduki ilin en konversaciojn. Temis pri legaĵo, kiu konsistis el diversaj statistikeroj okulplaĉe riĉe ilustritaj, pri la vendado de varoj importitaj el Japanio aŭ Koreio en Ĉinion. F-ino Wu klarigis pri la enhavo, kaj iom post iom vigliĝis spontaneaj elparoloj de la ĉeestantoj. Foje oni komparis la temperamenton de ĉinoj kaj japanoj, kaj unu ĉeestanto komentis, ke laŭ lia opinio ĉinoj havas pli da kapablo travivi en malfacilaj situacioj ol japanoj. Kaj poste interparoloj ŝvebis eĉ al la formalemo de kiotanoj – en Japanio konata loka specialaĵo! –, kaj la instruistino ŝajne estis vere interesita kiam oni priparolis tiun temon ankoraŭ fremdan al ŝi.
Laŭ la interparoloj mi povis konjekti, ke almenaŭ kelkaj el la ĉeestantoj havas sperton multe vojaĝi en Ĉinio. Ekzemple unu sinjorino komentis, ke la konduto de geservistoj en ĉinaj restoracioj multe pliboniĝis dum la lastaj jaroj. Fine de la salono mi aliris ŝin kaj demandis pri la longeco de ŝia lernado de la ĉina. "Jam dek jarojn mi lernas la ĉinan", ŝi diris, kaj al mia alia demando respondis: "mi vizitas Ĉinion tri aŭ kvar fojojn jare". Fakte mi devis senti, ke ŝia nivelo de la ĉina lingvo estas multe pli alta ol tiu de mi, kiu loĝas en Ĉinio du plenajn jarojn.